Oberösch

Oberösch
Blazono de Oberösch
Blazono de Oberösch
Blazono de Oberösch
Kopigen kaj ĉirkaŭo, Oberösch dekstre supre en la bildo
Kopigen kaj ĉirkaŭo, Oberösch dekstre supre en la bildo
Kopigen kaj ĉirkaŭo,
Oberösch dekstre supre en la bildo
vilaĝo • eksa komunumo de Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Geografia situo CH1903: 613008 / 217465 (mapo)47.1080555555567.61Koordinatoj: 47° 6′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613008 / 217465 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 111
Areo 2,15 km²
Alteco 489 m super marnivelo
Poŝtkodo 3424
Komunumkodo 0419
Mapo de Oberösch
Mapo de Oberösch
Mapo de Oberösch
vdr

Oberösch estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 111 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Oberösch situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch ĉe la brodo de ĉi-lasta. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberösch kaj kelkaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,15 km², de kiuj 34,0% estas kovritaj de arbaro, 59,5% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Oberösch limas en nordo al Niederösch, en oriento al Rumendingen, en sudo al Ersigen, kaj en okcidento al Utzenstorf.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en sudokcidento apud Kirchberg en distanco de proksimume 5 kilometroj. Per buslinio de Koppigen al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Oesch datiĝas el la jaro 886 kiel Osse. En la jaro 1310 unuan fojon menciiĝas Oberösch en latina lingvo kiel villa Öschge superioris. Laŭ la dokumento de la jaro 886 la Monaĥejo Sankt-Galo posedis bienojn en Oesch. La vilaĝo tiam apartenis al la reĝo de Burgonjo, respektive al la paroĥo de Kirchberg, kun kiu ĝi en la jaro 994 fariĝis havaĵo de la alzaca Monaĥejo Selz. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la Grafoj de Kiburgo fariĝis bienposedantoj en Oesch. En la jaro 1423 la malalta jurisdikcio pri Oesch estis aĉetita de la urbo Burgdorf, kiu atribuis la vilaĝon Oberösch al sia voktejo Grasswil. La alta jurisdikcio apartenis al la berna Kamparvoktejo Wangen. [2]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.