Aefligen
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aefligen (stacidomo). |
| Aefligen | |
|---|---|
| Blazono de Aefligen | |
| Aefligen, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Emme-Valo |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Burgdorf |
| Geografia situo | CH1903: 608983 / 216068 (mapo)47.0955555555567.5569444444444Koordinatoj: 47° 6′ N, 7° 33′ O; CH1903: 608983 / 216068 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 987 |
| Areo | 2,03 km² |
| Alteco | 497 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3426 |
| Komunumkodo | 0401 |
| Mapo de Aefligen | |
Aefligen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 987 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Aefligen situas en la suba Emme-Valo rekte ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Emme. La komunumo situas proksimume 25 kilometrojn sude de Soloturno kaj 20 kilometrojn oriente de la federacia urbo Berno. Al la komunumo apartenas ankaŭ la kvartaloj Ischlag nordokcidente de la vilaĝo, Neuhof kaj Schachen kaj kelkaj izolitaj bienoj. Aefligen apartenas al la paroĥo kaj komunuma asocio Kirchberg konsistanta el Kirchberg, Aefligen, Rüdtligen-Alchenflüh, Kernenried, Lyssach, Rüti ĉe Lyssach, Niederösch, Oberösch kaj Ersigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 3,4% estas kovritaj de arbaro, 70,0% servas por agrikulturo kaj 22,7% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Aefligen limas en nordo kaj nordoriento al Utzenstorf, en oriento en unu punkto al Kirchberg, en sudoriento al Rüdtligen-Alchenflüh, en sudokcidento kaj okcidento al Fraubrunnen, kaj en nordokcidento al Bätterkinden.
Trafiko
Tra Aefligen kondukas flanka brako de la kantona ĉefvojo n-ro 253 de Utzenstorf al Kirchberg kaj vojo de Fraubrunnen al Kirchberg. Tri kilometrojn sude de la komunumo en Rüdtlingen-Alchenflüh situas la alveturejo Kilchberg al la svisa aŭtovojo A1, kiu tie kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 1. Per la stacidomoj Aefligen kaj Aefligen-Gemeindehaus ĉe la trajnlinio de Soloturno al Burgdorf la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Aefligen datiĝas el la jaro 1261 kiel Efflingen. Ekde la 13-a jarcento la Monaĥejo Fraubrunnen estis la plej grava bienposedanto, kiuj akiris la bienojn de la Grafoj de Kiburgo kaj aliaj bienposedantoj. Aefligen tiam apartenis al la malalta tribunalo Bätterkinden kaj la Senjorujo Landshut, kiu ekde la jaroj 1510 respektive 1514 fariĝis berna voktejo. [2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Aefligen
- Aefligen en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aefligen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







