Neerach

Neerach
Blazono de Neerach
Malnova lernejo de Neerach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 30′ 43″ N 8° 28′ 21″ O / 47.51194 °N, 8.47250 °O / 47.51194; 8.47250 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 43″ N 8° 28′ 21″ O / 47.51194 °N, 8.47250 °O / 47.51194; 8.47250 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2808
Areo 6,01 km²
Alteco 449 m super marnivelo
Poŝtkodo 8173
Komunumkodo 0088
Mapo de Neerach
vdr

Pri la komunumo

Neerach estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 2808 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Centro de Riedt

Nerach situas en relative ebene kamparo. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Neerach kaj Riedt. La sudorientan parton de la komunuma teritorio kovras la marĉo de Neerach, belega naturprotektejo, kiu estas rifuĝejo de multaj minacataj plantoj bestoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,01 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 65,0% servas por agrikulturo kaj 11,1% por setlejoj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Neerach limas en nordo al Stadel ĉe Niederglatt, en nordoriento al Hochfelden, en oriento al Höri, en sudoriento al Niederglatt, en sudokcidento al Steinmaur kaj en nordokcidento al Bachs.

Trafiko

Neerach estas per poŝtaŭtobusoj bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Historio

Unua dokumenta mencio de setlejo en Neerach estas de Riedt, kiu datiĝas el la jaro 1149. Tiam certa Berchtold transdonis bienon en Riet al la Monaĥejo Martin sur la Zurika Monto. La unua dokumenta mencio de Neerach mem datiĝas el la jaro 1169 kaj ankaŭ temas pri donaco al la sama monaĥejo; tiel estis menciitaj kiel atestantoj la fratoj Ruodgerus kaj Otto de Nerracho. En la jaro 1442 falis sub zurika regado kaj restis ĝis la jaro 1798 parto de la ĉefvoktejo Neuamt.

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.