Hochfelden

Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Hochfelden en Svislando. Samnoma komunumo ekzistas ankaŭ en Alzaco.
Hochfelden
Blazono de Hochfelden
Vilaĝa lageto de Hochfelden
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Bülach
Koordinatoj  47° 31′ 29″ N 8° 31′ 0″ O / 47.52472 °N, 8.51667 °O / 47.52472; 8.51667 (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 29″ N 8° 31′ 0″ O / 47.52472 °N, 8.51667 °O / 47.52472; 8.51667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1914
Areo 6,16 km²
Alteco 399 m super marnivelo
Poŝtkodo 8182
Komunumkodo 0059
Mapo de Hochfelden
vdr

Pri la komunumo

Hochfelden estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1796 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 1914 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Hochfelden situas en la Zurika Unterlando, okcidente de la distriktĉefurbo Bülach, sudoriente de la komunumo troviĝas la marĉo de Neerach, kiu estas grava naturprotekta zono. Krom la vilaĝo Hochfelden mem al la komunumo ankaŭ apartenas la vilaĝo Wilenhof. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,01 km², de kiuj nur 5,5% estas kovritaj de arbaro. 65% de la teritorio servas por agrikulturo, 11,1% por setlado kaj 6,3% estas trafiksurfaco.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Hochdorf limas en nordo al Glattfelden, en oriento al Bülach, en sudo al Höri, en sudokcidento al Neerach, kaj en nordokcidento al Stadel ĉe Niederglatt.

Trafiko

Hochfelden per poŝtaŭtobusoj estas konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A52 situas du kilometrojn oriente en Bülach.

Historio

Unua skriba mencio de Hochfelden datiĝas el la jaro 886 kiel Hofelda en donacdokumento al la preĝejo Aadorf. Dum mezepoko la Monaĥejo Vetingo posedis en Hochfelden muelejon kaj diversajn bienojn, al ĝi apartenis ankaŭ la jurisdikcio, dum la senjoreco apartenis al la Grafoj de Kiburgo. Post la formorto de la Kiburgoj la rajtoj pri Hochfelden fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko. Vetingo ne plu sukcesis validigi sian jurisdikcion, kiu ek de 1442 fakte apartenis al la zurika voktejo Neuamt. Per la kreo de la Helveta Respubliko en la jaro 1798 Hochfelden estis atribuita al la tiam kreita distrikto Bülach, kaj ties parto ĝi restis ĝis hodiaŭ. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj




Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.