Weiach
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Weiach-Kaiserstuhl (stacidomo). |
| Weiach | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Dielsdorf |
| Koordinatoj | 47° 33′ 30″ N 8° 26′ 15″ O / 47.55833 °N, 8.43750 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ 30″ N 8° 26′ 15″ O / 47.55833 °N, 8.43750 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 993 |
| Areo | 9,64 km² |
| Alteco | 390 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8187 |
| Komunumkodo | 0102 |
Weiach estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 993 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Weiach situas je la norda fino de la distrikto Dielsdorf, norde de la monto de Stadel. La nordan limon de la komunumo formas la rivero Rejno, je kies alia flanko situas Germanio.
Ekonomio
En la 60-aj jaro la komunumo ĉefe vivis de la Weiacher Kies AG, kiu ekspluatis ŝtongruzon sur la teritorio de Weiach. Dum la konstruado de la svisa nacistratreto, tiu materialo estis tre bezonata, kio ebligis al Weiach periodon de prospero kaj riĉeco.
Trafiko
Tra Weiach pasas trajnlinio de la kompanio THURBO, kiu ligas Vinterturon tra Bülach kaj Eglisaŭ per la regiontrajnlinio S41 de la Zurika Trafik-Unio kun la germana urbo Waldshut. Per la poŝtaŭtolinio 515 Weiach estas konektita kun la Flughaveno Zuriko.
Historio
Diversaj trovaĵoj pruvis, ke jam en la ŝtonepoko devis vivi homoj en Weiacht. Fundamentoj de du turoj de la Limes el la jaro 370 rememorigas la romian epokon. La unua dokumenta mencio de Weiach datiĝas de la jaro 1271 per la skribmaniero Wiâch. La supera jurisdikcio de Weiach transiris en la jaro 1424 al Zuriko. Zuriko estis en Weiach ĝis la jaro 1798 reprezentita per subvokto. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la distrikto Bülach. En la mediacia tempo en la jaro 1814 la komunumo estis transigita al la Prefektujo Regensburg el kiu poste fariĝis la distrikto Dielsdorf.
Aviadilkatastrofo de Alitalia
La 14-an de novembro 1990 aviadilo de la modelo Douglas DC-9-32 de la itala flugkompanio Alitalia koliziis dum alteriĝalflugo la la kurejo 14 de la Flughaveno Zuriko en la teritorio Surgen je alteco de 520 m super la marnivelo kun la monto Haggenberg. Ĉiuj 46 pasaĝeroj kaj la aviadilpersonaro de la flugo AZ 404 mortis.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






