Naftali Bennett
Naftali BENNETT (hebree נפתלי בנט; naskiĝis la 25-an de marto 1972 en Hajfo) estas israela polikisto. Ekde la 13-a de junio 2021 li estis la ĉefministro de Israelo, sukcedante sian antaŭulon Benjamin Netanjahu. Samtempe li estas kunestro de la politika partio Nova Dekstro (HaJamin HeĤadaŝ, הימין החדש). La 1-an de julio 2022 post li sekvis Jair Lapid kiel ĉefministro.
Antaŭ tio li ekde 2012 ĝis 2018 estis prezidanto de la nacireligia partio HaBajit haJehudi ("juda hejmo"). Li forlasis la partion en decembro 2018 kaj fondis novan partion, HaJamin HeĤadaŝ ("La Nova Dekstro"). De la elekto en 2013 ĝis la elekto en aprilo 2019 li estis membro de la israela parlamento Knesset kaj ĝis junio 2019 membro de la registara koalicio de Benjamin Netanjahu. Li estis ministro pri ekonomio kaj komerco, pri religiaj aferoj, kaj pri aferoj pri la juda diasporo kaj Jerusalemo. Bennett ankaŭ prezidas la registaran komitaton pri reduktado de la vivokostoj kaj redukto de ekonomia koncentriĝo, kaj krome estis reprezentita en la sekureca kabineto. Bennett estis ministro pri edukado de majo 2015 ĝis junio 2019. Li denove estis membro de la parlamento Knesset ekde la elekto en septembro 2019. En novembro 2019, Bennett estis nomumita ministro pri defendo de Ĉefministro Netanjahu.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


