Ehud Barak

Ehud BARAK (hebree אהוד ברק; naskiĝis la 12-an de februaro 1942 en kibuco Miŝmar ha-Ŝaron, nordoriente de Netanja) estas israela politikisto kaj eksa generalo. De 2007 li estas ministro pri defendo de Israelo kaj prezidanto de Israela Laborista Partio.
De 1995 ĝis 1996 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj sub ĉefministro Ŝimon Peres. De 1999 ĝis 2001 li estis (la 10-a) ĉefministro de Israelo.
Vivo
Barak enpaŝis la israelan armeon en 1959 kaj tie servis 35 jarojn, atingante rangon de generalleŭtenanto, la plej altan pozicion en la israela armeo. Li ricevis ordenon pro eksterordinara servo kaj 4 aliajn pro kuraĝo kaj milita eminenteco.

Li studis en la Hebrea Universitato en Jerusalemo kaj en la Stanforda Universitato. Li estis ministro pri internaj aferoj (1995) kaj pri eksteraj aferoj (1995-1996). En 1996 li iĝis ano de la israela parlamento, Kneset, kie li laboris kiel komitatano pri eksteraj kaj defendaj aferoj. En 1996 Barak elektiĝis gvidanto de Israela Laborista Partio.
Ehud Barak estis elektita ĉefministro de Israelo je la 17-a de majo 1999. Li havis tiun oficon ĝis la 7-a de marto en 2001, kiam li perdis la antaŭtempajn balotojn en februaro kontraŭ Ariel Ŝaron.
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


