Nacia Parko Insulo Saanane
La Nacia Parko Insulo Saanane (svahile Hifadhi ya Taifa ya Kisiwa cha Saanane) estas nacia parko en Mwanza, Tanzanio. La parko situas sur insulo en Viktoria lago kaj atingeblas per boato en ĉirkaŭ 10 minutoj, de la TANAPA-oficejoj sur Capri Point en urbo Mwanza.[1][2][3][4] HistorioLa parko, tiam konata kiel "Saa Nane Island Game Sanctuary", estis hazarde bombita dum la aera kampanjo de la Uganda-Tanzania Milito de 1978–1979.[5] La 29-an de marto 1979,[6] Libia gvidanto Muamar Kadafi ordonis al unu el siaj bombaviadiloj Tupolev Tu-22 ataki Mwanza-n, esperante tiel timigi la tanzanian registaron por ĉesigi ĝian invadon de Ugando.[7] La Tu-22 tute maltrafis la urbon, tamen ĝiaj kvin kontraŭpersonaj bomboj anstataŭe trafis la ĉasrezervejon, iomete vundante unu laboriston kaj mortigante plurajn bestojn. Laŭ ĵurnalistoj Tony Avirgan kaj Martha Honey, ses antilopoj kaj multaj birdoj estis mortigitaj.[8] Male, informkolekta analizisto Kenneth M. Pollack deklaris, ke "granda nombro da antilopoj" estis mortigitaj.[7] Referencoj
Vidu ankaŭFontoEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Saanane Island National Park en la angla Vikipedio.
|