Mondbutiko

Mondbutiko
emblemo
speciala butiko • entrepreno • interesogrupo
Komenco 1969 vd
vdr
Produktoj el justa komerco en itala mondbutiko

Mondbutikoj estas vendejoj de justa komerco. Celo de justa komerco estas, faciligi la aliron al merkato, al la produktantoj el sudaj malriĉaj landoj.

Grava kvalito de la mondbutikoj estas, ke granda parto de laboro estas farata senpage pere de volontuloj. Tiamaniere la butikoj povas renonci al parto de sia profito kaj plibonigi la gajnon de la produktantoj.

La mondbutikoj ne nur vendas la produktojn el justa komerco, sed faras ankaŭ informlaboron pri la produktoj mem, la produktantoj kaj la justa komerco.

Kvankam la movado aperis en Eŭropo kaj vasta plimulto de mondbutikoj estas daŭre bazitaj sur la kontinento, mondbutikoj ankaŭ povas esti trovataj hodiaŭ en Nordameriko, Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

Mondbutiko en Merano - Sudtirolo

La komenco de la movado estas kutime atribuita al la unua mondbutiko en Eŭropo, kiu estis fondita fare de Oxfam en 1959. La Oxfam-butiko vendis produktojn, kiuj estis alportitaj de ĉinaj rifuĝintoj.

En la jaro 1964, okaze de la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), unufoje aperis la voko al pli justaj komercaj rilatoj inter la industrilandoj kaj la evolulandoj.

La unua "vera" mondbutiko *(tiel nomita, nederlandlingve: "wereldwinkel") malfermiĝis en Nederlando en 1969 de la nederlanda esperantisto Johan Derks. Poste la butikoj, kun la traduko de mondbutiko) etendiĝis al Germanio, Svisio, Aŭstrio, Francio, Italio ktp. Komence la butikoj ne estis nomitaj mondbutikoj sed butikoj de la tria mondo, ĉar la alternativaj komercorganizoj importis la diversajn varojn, kiel ekzemple kansukeron, kafon, teon, specojn ktp, el tiel nomata tria mondo,

En 1994, mondbutikoj organizis sin sub la aŭspicio de NEWS! (Network of European Worldshops), la reto de eŭropaj mondbutikoj, kie nuntempe estas organizataj 2400 mondbutikoj.

Eksteraj ligiloj

http://www.youtube.com/watch?v=nQWDerKQzp8 Filmeto pri la mondbutiko de Merano (Sudtirolo, Italio)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.