Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Tria mondo

La tri mondoj dum la Malvarma Milito:
  •  Unua mondo
  •  Dua mondo
  •  Tria mondo
  •  Unua mondo
  •  Tria mondo
  •  Kvara mondo
  •  Nekonata
  • La esprimo tria mondo estis unue kreita de la ekonomikisto Alfred Sauvy en artikolo en la franca ĵurnalo L'Observateur de la 14-a de aŭgusto 1952. Ĝi intence similas al la esprimo "Tria Stato" (france, Tiers Etat), kiu estis la nomo de burĝaro kaj laboristaro en la franca parlamento vokita en 1789. Kiam la Tria Stato ekkonsciis sian gravecon kaj decidis asemblei sendepende de nobelaro kaj eklezio, ekis la Franca Revolucio de 1789. Same la Tria mondo konscius sin kaj akirus sian justan potencon.

    Studado pri ekonomia disvolvo temas pri tio, kiel riĉigi la triamondajn landojn.

    Nuntempe la uzo de la esprimo "evolulando" estas pli ofta, kompare kun evoluinta lando.

    Ŝanĝoj

    Landoj siatempe taksataj triamondaj ne plu estas tiel. Ekzemple Japanio, kaj poste la tiel nomataj sudorientaziaj dragonoj (Suda Koreio, Tajvano, Hongkongo, Malajzio) akiris industrion kaj riĉiĝis. La malkovro de nafto en pluraj landoj pelis ilin el la Tria Mondo.

    Male, pluraj iberamerikaj landoj malriĉiĝis kaj eniris Trian mondon. La frakaso de Sovetio kaj ĝia trabantaro sensignifigis la esprimon "Dua mondo". La rezultaj landoj ofte estas taksitaj triamondaj.

    Sinonimoj

    La esprimo "Tria Mondo", kvankam intence digniga, kelkfoje estas uzata por insulti: "triamondeca hotelo", nuancante "aĉa, korupta, malriĉa, malpura".

    Tial, oni proponis aliajn eŭfemismojn, intence neofendaj. Oni distingas ekzemple inter industriaj landoj, sojlolandoj kaj evolulandoj; ĉi-lastajn oni nomas ankaŭ disvolviĝantaj landoj. Krome oni foje evitas la nomon "Tria Mondo", parolante pri "Unu Mondo" (ekz. ĉe "unumonda vendejo").

    Pro tio ke landoj de Tria Mondo situas ĝenerale en Afriko, Sudazio kaj Sudameriko, do sude de Eŭropo, Sovetio, Japanio kaj Nordameriko, oni parolas ankaŭ pri Nordo kaj Sudo.

    Derivaĵo

    Oni proponis "Kvara mondo" por malriĉularo, kiu loĝas en landoj de Unua mondo.

    Alia kelkfoja uzo de "Kvara mondo" estas kiel kuniga termino por la diversaj indiĝenaj popoloj de la mondo, kiuj parte ankoraŭ vivas ekster la moderna socio kaj do ekster la kompar-skalo uzata por disdistingi la mondojn Unuan kaj Trian.

    Karakterizaĵoj

    La landoj de la "Tria Mondo" havas kelkajn similajn karakterizaĵojn:

    Vidu ankaŭ

    Kembali kehalaman sebelumnya


    Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
    Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9