Moesia
| Moesia | ||
|---|---|---|
| Historia regiono | ||
| historia regiono [+] | ||
| Lando | Serbio | |
| - koordinatoj | 43° 57′ 36″ N, 21° 7′ 48″ O (mapo)43.9621.13Koordinatoj: 43° 57′ 36″ N, 21° 7′ 48″ O (mapo) | |
![]() |
||
| Moesia | ||


Moesia (bulgare Мизия, antikve-greke Μοισία, rumane Moesia, serbe Мезија) estis teritorio en sudorienta Eŭropo, sude de la rivero Danubo, en kiu origine loĝis la trakoj. Dum la jaroj 29 respektive 15 antaŭ Kristo la Romia Imperio konkeris ĝin kaj en la jaro 6 deklaris ĝin romia provinco: origine unu provinco, dum la imperiestro Domiciano en la jaro 87 la teritorio estis dividita en
- okcidentan parton, Moesia Superior, kaj
- orientan parton, Moesia Inferior,
dividitan de la rivero Cebrus (la moderna Cibirica respektive Zibru).
Ambaŭ provincoj kune ampleksis grandajn partojn de la hodiaŭaj ŝtatoj Serbio, Bulgario kaj Rumanio.
Dum la epoko de la imperiestro Tiberio ambaŭ provincoj estis ofte atakitaj de la nordaj triboj de dakoj kaj sarmatoj: Kiam la Romia Imperio konkeris Dakion en la jaro 106, la atakoj ĉesis, ĝis en la jaro 271 la gotoj devigis la romian imperiestron Aŭrelianon lasi al ili Dakion. La imperiestro Valens en la jaro 375 permesis al la okcidentaj gotoj, kiuj estis premitaj de la hunoj, ekloĝi en Moesia. Inter la 5-a kaj 7-a jarcentoj sekvis la slavoj. Ekde la jaro 679 aldone la prabulgaroj venis al la regiono kaj iom post iom miksiĝis kun la traka, romia kaj slava loĝantaro: Ekde la jaro 681 ekzistis la Bulgara Imperio.
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




