Mindanaa bubuko
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Ninox spilocephala (Tweeddale, 1880) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Verda: Mindanaa bubuko, N. spilocephala
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Mindanaa bubuko, konata ankaŭ kiel Mindanaa akcipitrostrigo (Ninox spilocephala), estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de Filipinoj, kie ĝi vivas en arbaroj. La Mindanaa bubuko estas unu el la strigoj en la komplekso de Filipina bubuko. Ĝi estas endemio de la insulo Mindanao en Filipinoj. Ĝi antaŭe estis konata kiel subspecio de la Filipina bubuko, sed estis reklasifikita en 2012, ĉar voĉo kaj aliaj indikaĵoj sugestis, ke ĝi estas aparta specio.[1] Ĝi troviĝas en tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatperdo.
Aspekto kaj taksonomio
eBird priskribas la birdospecion jene: "Sufiĉe malgranda strigo de malalta arbaro en Mindanao. Malhelbruna sur la kapo kaj supraj partoj kun makuloj sur la flugiloj, ruĝecbruna brusto, blanka ventro kun dikaj ruĝecbrunaj strioj, kaj flavecaj okuloj. Simila al ĉokolada bubuko, sed Mindanaa estas multe pli malgranda kaj ne havas blankon sur la brusto. Kanto estas mallonga trinota frazo "bu-vu! bu!" kun la unua kaj dua notoj malklarigitaj."[2]
La Mindanaa bubuko estas "senorela" specio. Maskloj kaj inoj similaspektas.
Inter la specikomplekso, ĉi tiu strigo diferenciĝas per sia krio, kiu sonas pli simila al kolombo ol la tipa kriegado de la bubukoj. Ĝi ankaŭ havas pli malgrandan grandecon kaj makulecan malhelan kaj helruĝbrunan striecon sur sia brusto kaj blankecan ventron.[3]
Ĝi, kune kun la eĉ pli malgranda Luzona bubuko, estas inter la plej malgrandaj en la specikomplekso de Filipinaj bubukoj, je 18 cm. Ĉi tio estas pli malgranda ol la Mindora bubuko kaj la Sulua bubuko, kiuj estas 20 cm altaj. Ĉi tiujn speciojn nanigas la multe pli grandaj Kamigina bubuko, Romblona bubuko kaj Cebua bubuko je 25 cm altaj.[3]
Ekologio kaj kutimaro
Ĝi ĉefe manĝas insektojn, sed kiel aliaj birdoj, oni supozas, ke ĝi ankaŭ manĝas malgrandajn mamulojn, reptiliojn, amfibiojn kaj eble eĉ birdojn. Oni ne scias multe pri ĝiaj reproduktaj kutimoj. Nestido estis trovita en marto.[4]
Habitato kaj konservostatuso
Ili habitato estas en tropikaj malskaj praarbaroj de malaltaj teroj.[3]
La Ruĝa Listo de IUCN klasifikas ĉi tiun birdon kiel preskaŭ minacatan, kaj ĝia populacio supozeble malpliiĝas. La ĉefa minaco de ĉi tiu specio estas habitatoperdo kun pogranda senigo de arbaraj vivejoj kiel rezulto de laŭleĝa kaj kontraŭleĝa arbohakado, minado, konverto al terkulturaj teroj kaj plantejoj, kaj urbigo. Ĝia tuta teritorio suferis ampleksan senarbarigon en malaltaj teroj. En 1988, la arbara kovro estis reduktita al ĉirkaŭ 29% en Mindanao, plejparte super 1000 m.
Nuntempe ne okazas specispecifaj konservadaj programoj, sed la proponitaj konservadaj agoj inkluzivas pliajn speciesplorojn por pli bone kompreni la vivejon kaj populacion. Iniciati edukajn kaj konsciigajn kampanjojn por levi la profilon de la specio kaj enstampi fieron ĉe lokuloj. Lobii por protekto de la restanta arbaro.[5]
Referencoj
- ↑ New Owl Species: Camiguin Hawk-Owl, Cebu Hawk-Owl Discovered In Philippines
- ↑ Mindanao Hawk-owl.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Allen, Desmond. (2020) Birds of the Philippines. Barcelona: Lynx and Birdlife International Guides, p. 172–177.
- ↑ (2020) “Mindanao Boobook (Ninox spilocephala), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.minboo1.01.
- ↑ . IUCN Red List of Threatened Species: Ninox spilocephala (1a de Oktobro 2016). Alirita 16a de Septembro 2021 .
- Olson, Storrs L. (1985): IX.C. Strigiformes. En: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eld.): Avian Biology 8: 129–132. Academic Press, New York.
- Kennedy, R.S., Gonzales P.C., Dickinson E.C., Miranda Jr, H.C., Fisher T.H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


