Luzona bubuko
Ninox philippensis philippinensis vivita en Laguna
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Ninox philippensis (Bonaparte, 1855) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Bruna: Luzona akcipitrostrigo, Ninox philippensis, inklude N. p. ticaoensis kaj N. p. centralis
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Luzona bubuko, konata ankaŭ kiel Luzona akcipitrostrigo (Ninox philippensis) kaj ankaŭ Filipina bubuko kaj Filipina akcipitrostrigo, estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Ninox. Ĝi estas endemio de Filipinoj kie ĝi vivas en arbaroj. Ĝi estas brun-blanke makuleca birdo kaj maskloj kaj inoj similaspektas.
Aspekto

La Luzona bubuko estas unu el la plej malgrandaj strigoj en la komplekso de Filipina bubuko. Ĝi havas blankajn brov-similajn striojn super la okuloj kaj la beko kaj blankan lipharojn formantajn ikso-formon sur la kapo. Ĝi ne havas plumtufojn sur la kapo similajn al oreloj. La supraj partoj de ĉiuj subspecioj estas brunaj, kaj la flugiloj estas makulecaj per ovalformaj blankaj punktoj. La vosto estas malhelbruna kun mallarĝaj blankaj strioj. La flankoj de la kapo estas brunaj, la mentono estas blankeca, dum la cetero de la subaj partoj estas palblankaj kun larĝaj brunaj strioj, kiuj estas pli elstaraj sur la brusto. La malsupra flanko de la vosto estas blanka. La subspecioj havas ĉi tiujn retecajn ŝablonojn sur la subaj partoj, sur la kapo, la supraj partoj de la dorso kaj la flugiloj. La piedoj estas parte kovritaj per plumoj kaj estas palflavaj. La beko estas oliveckolora.[1]
Taksonomio
Estas jenaj tri subspecioj agnoskitaj en la specio de la Luzona bubuko:
- Luzona bubuko (Ninox philippensis)
- Ninox philippensis centralis – Bohol, Borakajo, Karabao, Gimaroj, Negros, Panay, Semirara kaj Sikijoro; pli obtuze bruna kaj malpli da makuloj sur subaj partoj
- Ninox philippensis philippensis – Biliran, Buad, Katanduanoj, Lejteo, Luzono, Marinduko, Polillo kaj Samar
- Ninox philippensis ticaoensis – Tikao; iomete pli malgranda ol la nomiga kaj kun pli malhela plumaro
Ekologio kaj kutimaro
Ĝi manĝas insektojn, ranojn, malgrandajn ronĝulojn kaj eĉ birdojn. La reprodukta sezono por ĉi tiu specio komenciĝas ĉirkaŭ februaro, uzante kavaĵojn en arboj kiel nestolokojn. Elnidiĝintoj estis raportitaj en marto kaj majo.[1]
Habitato kaj konservostatuso
La Luzona bubuko troveblas en arbaraj areoj ĝis altitudo de 1 800 m super marnivelo, kvankam ĝi plejparte loĝas en areoj sub 1 000 m. Ĝia natura vivmedio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj kaj tropikaj humidaj montaraj arbaroj.
Ĉi tiu specio estas listigita de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kiel Malplej Zorgiga, ĉar ĝi estas ankoraŭ loke odta kaj tolerema al vivejaj perturboj. Tamen, ĝia populacio malkreskas pro kompleta viveja senigo tra sia teritorio.
Ĝi troviĝas en multaj protektitaj areoj kiel la Natura Parko de Norda Sierra Madre, la Nacia Parko Bataan, la Natura Parko Nordokcidenta Panay Duoninsulo, la Natura Parko Norda Negros, la Protektita Pejzaĝo Rajah Sikatuna kaj la Natura Parko Samar Insulo, sed la efektiva protekto kontraŭ senarbarigo estas ankoraŭ malstrikta.[2]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Philippine Hawk-Owl (Ninox philippensis). Planetofbirds.com (7a de Septembro 2011). Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2013. Alirita 23a de Decembro 2013 .
- ↑ (2020) “Luzon Boobook (Ninox philippensis), version 1.0”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.phihao1.01.
- Olson, Storrs L. (1985): IX.C. Strigiformes. En: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eld.): Avian Biology 8: 129–132. Academic Press, New York.
- Kennedy, R.S., Gonzales P.C., Dickinson E.C., Miranda Jr, H.C., Fisher T.H. (2000) A Guide to the Birds of the Philippines, Oxford University Press, Oxford.
Eksteraj ligiloj
- Image at ADW. Arkivita el la originalo je 17a de Junio 2011. Alirita 6a de Novembro 2009 .
Foto el Flickr
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


