Marsens

Marsens
Blazono de Marsens
Blazono de Marsens
Blazono de Marsens
Voktejkastelo Vuippens
Voktejkastelo Vuippens
Voktejkastelo Vuippens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 39′ 23″ N 7° 3′ 52″ O / 46.65639 °N, 7.06444 °O / 46.65639; 7.06444 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 23″ N 7° 3′ 52″ O / 46.65639 °N, 7.06444 °O / 46.65639; 7.06444 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1653
Areo 7,81 km²
Alteco 722 m super marnivelo
Poŝtkodo 1633
Komunumkodo 22
Mapo de Marsens
Mapo de Marsens
Mapo de Marsens
vdr

Marsens estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1653 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

La komunumo Marsens situas en la Friburga Mezlando, proksimume 12 kilometrojn sudsudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 4 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Bulle. La orientan komunumlimon formas la Lago de Grejerco. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Marsens, Vuippens kaj Chamufens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,81 km², de kiuj 24,8% estas kovritaj de arbaro, 63,5% servas por agrikulturo kaj 11,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Marsens limas en nordo al Sorens, en nordnordoriento al Pont-en-Ogoz, en nordoriento Hauteville, en sudo al Riaz, en okcidentsudokcidento al Sâles, en okcidento al Grangettes, kaj en nordokcidento al Le Châtelard.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, al kiu ekzistas alveturejo 1 kilometron sude de la komunumo sur la teritorio de Riaz. Per la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Bulle la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La nomo de la komunumo devenas de romia marso-templo, kiu detruiĝis dum la granda tertremo de 260. La unua dokumenta mencio de Marsens datiĝas el la jaro 851 kiel Curtis marsingus. En la jaro 1137 estis konstruita en Marsens la Abatejo Humilimont, en kiu ek de 1872 troviĝas la kantona psikiatra kliniko. La vilaĝo dum mezepoko apartenis al la Senjoroj de Corbières, de kiuj ĝin akiris en la jaro 1224 la familio Everdes-Vuippens. En la jaro 1549 Marsens estis akirita de la urba ŝtato Friburgo kaj integrita al la voktejo Everdes-Vuippens. De la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Bulle, kiu tiam surbaze de la nova kantona konstitucio estis transformita al la distrikto Grejerco. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Vuippens estis integrita al la komunumo Marsens.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.