Botterens

Botterens
Blazono de Botterens
Blazono de Botterens
Blazono de Botterens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 37′ 17″ N 7° 6′ 46″ O / 46.62139 °N, 7.11278 °O / 46.62139; 7.11278 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 17″ N 7° 6′ 46″ O / 46.62139 °N, 7.11278 °O / 46.62139; 7.11278 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 492
Areo 4,15 km²
Alteco 744 m super marnivelo
Poŝtkodo 1652
Komunumkodo 2123
Mapo de Botterens
Mapo de Botterens
Mapo de Botterens
vdr

Botterens (malnova germanlingva nomo Botteringen) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 492 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Botterens situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Grejerco proksimume 20 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Botterens kaj Villarbeney kaj diversaj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,15 km², de kiuj 54,2% estas kovritaj de arbaro, 35,0% servas por agrikulturo kaj 9,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Botterens limas en nordo al Corbières, en nordoriento al Cerniat, en oriento al Châtel-ĉe-Montsalvens, en sudo al Broc, kaj en okcidento aliflanke de la Lago de Grejerco al Morlon.

Trafiko

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas en distanco de proksimume 6 kilometroj okcidente de la komunumo apud Bulle. Per tri buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Botterens datiĝas el la jaro 1227 jam per la hodiaŭa formo Botterens. Dum mezepoko Botterens apartenis al la Senjorujo Corbières kaj fariĝis kun ĝi en la jaro 1553 havaĵo de Friburgo. En la jaro 1779 granda parto de la vilaĝo detruiĝis per inscendio. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Botterens apartenis al la subdistrikto Corbières, kiu en 1803 fariĝis distrikto kaj en 1848 estis integrita al la distrikto Grejerco.[2] En la jaro 2006 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Villarbeney estis integrita al la komunumo Botterens.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.