Bas-Intyamon

| Bas-Intyamon | |
|---|---|
| Blazono de Bas-Intyamon | |
| Bas-Intyamon | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Grejerco |
| Koordinatoj | 46° 33′ 58″ N 7° 5′ 1″ O / 46.56611 °N, 7.08361 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 58″ N 7° 5′ 1″ O / 46.56611 °N, 7.08361 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1165 |
| Areo | 33,31 km² |
| Alteco | 720 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1667 Enney 1665 Estavannens 1666 Villars-sous-Mont |
| Komunumkodo | 2162 |
| Mapo de Bas-Intyamon | |
Bas-Intyamon estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1165 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas Enney.
Geografio
La komunumo Bas-Intyamon situas en la Friburgaj Antaŭalpoj ĉe la bordo de la supra fluo de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Enney, Estavannens kaj Villars-sous-Mont, la setlejoj La Chenau kaj Afflon kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,31 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 48,7% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bas-Intyamon limas en nordo al Grejerco, en oriento al Charmey, en sudo al Grandvillard, kaj en okcidento al Haut-Intyamon.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 190 de Bulle al Château d'Oex. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn sude de la komunumo apud Bulle. Per tri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Bulle al Montbovon kaj la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburgo de Bulle al Grandvillard la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La komunumo Bas-Intyamon estis fondita la 1-an de januaro 2004 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Enney, Estavannens kaj Villars-sous-Mont. La unua dokumenta mencio de Enney datiĝas el la jaro 1224 kiel Eiz.[3] Estavannes estis menciita la unua fojon en la jaro 1231 kiel Extavanens[4], kaj Villars-sous-Mont en la jaro 1254 kiel Villard-Symon[5]. La tri vilaĝoj dum mezepoko apartenis al la Grafolando Grejerco, kiu post bankrotiĝo de la grafoj en la jaro 1555 estis akirita de la urbo Friburgo kaj fariĝis ties voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Patrice Borcard: Enney en Historia Leksikono de Svislando (2004-01-12)
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Estavannes en Historia Leksikono de Svislando (2005-11-21)
- ↑ Fonto: Marianne Rolle: Villars-sous-Mont en Historia Leksikono de Svislando (2012-04-20)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bas-Intyamon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





