Maria Czapska

Maria Czapska
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1894 (1894-02-06)
en Prago
Morto 11-an de junio 1981 (1981-06-11) (87-jaraĝa)
en Maisons-Laffitte
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Hutten-Czapski family vd
Patro Jerzy Hutten-Czapski (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Josephine Leopoldine von Thun und Hohenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Józef Czapski, Leopoldyna Elżbieta Hutten-Czapska (en) Traduki kaj Karolina Maria Hutten-Czapska (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
literaturkritikisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maria Dorota Leopoldyna Czapska - pseŭdonomoj: Dorota Obuchowicz, Maria Strzałkowska, Dorota Thun - blazono Leliwa (ĝuste: grafino Hutten-Czapska, alnomon aŭ titolon ne uzis; naskiĝis la 6-an de februaro 1894 en Prago, mortis la 11-an de junio 1981 en Maisons-Laffitte (Pariza Regiono) - pola historiisto pri literaturo, eseistino, aŭtorino de rememoroj, fratino de Józef Czapski.

Vivo

Ŝi devenis de la plej potenca branĉo de sia gento, kiu posedis grandajn bienojn, hereditajn post familio Radziwiłłowie en ĉirkaŭaĵo de Litova Minsk kaj en Volinio. En la jaroj 1925–1930 Maria Czapska restis en Parizo kiel stipendiistino, kolektante materialojn por sia biografio de Adam Mickiewicz. Post reveno al Pollando ŝi verkis diversajn artikolojn kaj literaturajn recenzojn en pli gravaj periodaĵoj kaj gazetoj kaj kunlaboris kun Pola Biografia Vortaro, kie enmetis i.a. plurajn vivpriskribojn de sia familio, ekzemple de Józef Napoleon Czapski.

En 1939 ricevis literaturan premion de "Wiadomości Literackie" (Literaturaj Sciigoj) pro la monografio Ludwika Śniadecka el 1938.

Dum germana okupado ŝi aktivis i.a. en organizaĵo Żegota, helpanta al judoj. En 1945 trairis la verdan landlimon al Francio, kie restis ĝis sia vivofino. De 1947 ĝis la fino aktivis kaj publikigis en "Kultura", loĝante en ties sidejo en Maisons-Laffitte, kie ankaŭ mortis.

Membrino de Pola Scienca Societo en Eksterlando.

En Pola Popola Respubliko informoj pri Maria Czapska estis cenzuritaj. Ŝia nomo troviĝis en speciala listo de personoj kun tuta malpermeso de publikaĵoj. Cenzurajn konsilojn pri ŝi notis Tomasz Strzyżewski, kiu en sia libro pri komunisma cenzuro publikigis informan noton n-ro 9 el 1975 de la Ĉefa Kontrol-Oficejo de Gazetaro, Publikaĵoj kaj Spektakloj. Direktivoj por cenzuristoj entenis sur la listo de malpermesitaj aŭtoroj ŝian nomon dirante: "(...) rilate al sube nomitaj verkistoj, sciencistoj kaj publicistoj restantaj inter elmigrantaro (plimulte kunlaborantoj de malamikaj eldonejoj kaj kontraŭpolaj propagandiloj) oni devas akcepti la principon de senkondiĉa elimino de iliaj nomoj kaj mencioj pri ilia verkado, ekster la kritikaj, el gazetoj, radio, televido kaj neperiodaj publikaĵoj kun eksterscienca karaktero (beletro, publicistitikaĵoj, esearo)".

Laboraĵoj de Maria Czapska

  • La vie de Mickiewicz (Vivo de Mickiewicz), Parizo 1931
  • Ludwika Śniadecka, Krakovo 1938
  • Szkice mickiewiczowskie (Skizoj pri Mickiewicz), Londono 1963
  • Dwugłos wspomnień (Duvoĉa rememoro), (verkita kun la frato), Londono 1965
  • Europa w rodzinie Eŭropo en la familio), Parizo 1970
  • Czas odmieniony (Ŝanĝita tempo), Parizo 1978
  • Gwiazda Dawida (Stelo de Davido), London 1975
  • Polacy w ZSRR (1939-1942) (Poloj en Sovetunio (1939-1942)), (antologio), Parizo 1963
  • Ostatnie odwiedziny i inne szkice (La lasta vizito kaj aliaj skizoj), Varsovio 2006

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.