Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Luís Alves de Lima e Silva

Luís Alves de Lima e Silva
Persona informo
Luís Alves de Lima e Silva, Duque de Caxias
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1803 (1803-08-25)
en Duque de Caxias,  Kolonia Brazilo
Morto 7-an de majo 1880 (1880-05-07) (76-jaraĝa)
en Valença
Tombo Panteón de Caxias (es) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Real Academia de Artilharia, Fortificação e Desenho (pt) Traduki
Academia Militar das Agulhas Negras (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio Konservativa (1843–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Luís Alves de Lima e Silva
Familio
Edz(in)o Ana Luiza Carneiro Viana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Luís Alves de Lima e Silva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luís Alves de Lima e Silva (* Porto da Estrela, Rio-de-Ĵanejro, 25-a de Aŭgusto 1803 - † Desengano, Rio-de-Ĵanejro, 7-a de Majo 1880), pli konata en la portugala lingvo kiel Duque de Caxias, estis brazila militisto kaj politikisto. Trifoje li estis prezidanto de la Konsilio de la Ministroj kaj komandis la brazilan armeon dum la Milito de la Triobla Alianco. Ĉar li sukcesis en ĉiuj militoj, kiujn li partoprenis, li estas nomita La Paciganto.

Biografio

Li estis filo de la brigadgeneralo kaj regento de Brazila Imperio, Francisko de Lima kaj Silva (1785-1853)[1], kaj lia patrino nomiĝis Mariana Kandida de Olivejra Belo, do, li estis devenanta de familio kun militisma tradicio. Kiam li estis 5-jara li eniris la armeon de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, en 1818 li enmatrikuliĝis en la Militisma Akademio kaj en 1822 li fariĝis oficiro pri la imperia gvardio de Petro la 1-a.

Lima e Silva havis sian fajrobaptismon en la jaro 1823, tiam kiam li finigis ribelon kontraŭ la brazila sendependeco en la ŝtato Bahio; post la starigo de la Cisplatina Milito (1825-1828)[2] inter Brazilo kaj Argentino, li igis sin noti kiel juna oficiro pro siaj kuraĝo kaj komandokapablo. La titolo kiel Barono de Kaŝias estis al li asignita post kiam li subpremis la ribelon konata tra la historio per la nomo Balaiada[3] en la ŝtato Maranhão.

Poŝtmarkoj de Brazilo inter kiuj du (verde markitaj) el 1954 kaj 1956 respektive montrantaj Luís Alves de Lima e Silva kiel duko de Caxias (verda stelo en suba poŝtmarko ne rilatas al Esperanto)

La militismaj sukcesoj kondukis lin al nomiĝo de la prezidanteco de la ŝtato Suda Rio-Grando, skuita de la civila milito ekde 1835. Luís Alves de Lima e Silva sukcesis pacigi la landon kaj samtempe gajnis la respekton de la malamikaj malvenkitaj komandantoj kaj tiele li sukcesis deklari la finon de la malamikaĵoj en 1845. Elektite ĉefkomandanto de la armeo, li estris militismajn ekspediciojn en 1851 en la Urugvajo kaj en Argentino en 1852, gajnante per tio la titolon de Markizo de Kaŝias.

En 1855 li fariĝis Ministro pri la Milito, al kies ofico li aldonis en la venonta jaro tion je Prezidanto pri la Konsilio de la Ministroj, ofico kiun li okupis ĝis 1857, tiam kiam li denove enoficiĝis kiel ĉefministro inter 1861 kaj 1862.

La eksplodo je la Milito de la Triobla Alianco, en 1864, trovis lin ankoraŭ kiel komandanto de la brazilaj fortoj. Li formale cedis la komandon de la aliancita armeo al la argentina prezidento Bartolomé Mitre (1821-1906)[4], ĝis la malfeliĉega batalo de Kurupajti, kaj ĝin reprenis en la komenco de la jaro 1867, ĝis tiam kiam li detruis la malamikajn defendojn kaj ekokupis Asuncionon en januaro 1869. En la sama jaro oni donis al li la plej altan nobelan titolon neniam donitan dum la Brazila Imperio, tiu kiel Duko de Kaŝias.

Havinte venkita la militon, Luís Alves forlasis Paragvajon meze de la lastaj armitaj interfrapiĝoj kaj turnis sin al la politiko. Li estris novan kabineton inter 1875 kaj 1878 antaŭ ol finfine retiriĝi al la privata vivo. Li mortis en la bieno Sankta Moniko en urbo Desengano, hodiaŭe nomita Valença, en la 7-a de Majo 1880. La tago de lia datreveno en Brazilo estas proklamita kiel La Tago de la Soldato, eke de 1953.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Francisco de Lima e Silva (1785-1853) (* Rio-de-Ĵanejro, 5-a de Julio 1785 - † 2-a de Decembro 1853), unua kaj ununura Barono el Barra Grande, estis brazila militisto kaj politikisto. Li estis patro de la Duko de Kaŝias.
  2. Cisplatina Milito (1825-1828), estis armita konflikto inter Brazilo kaj Argentino por disputi areon de la Orienta Bando, entenante la hodiaŭan Urugvajon kaj la okcidentan parton de la ŝtato Suda Rio-Grando, okazinta inter Brazilo kaj Argentino dum la jaroj 1820 kaj 1830. Tiu milito okazis ĉar post la sendependeco de Brazilo, la imperiestro Petro la 1-a konsideris la Provincon Cisplatinon parto de la Brazila Imperio.
  3. Balajada estis popolkaraktera ribelo okazinta inter 1838 kaj 1841 en la tiama Provinco Maranjo, en Brazilo, kaj kiu post la provo invadi la ĉefurbon São Luís, ĝi dispeliĝis kaj etendiĝis al la najbara provinco Piauí. La kialo estis la disputo pri la kontrolo de loka povo. Pro sia efiko por la pacigado de la provinco, Lima e Silva ricevis la titolon kiel Barono de Kaŝias. La ribelo ricevis tiun nomon Balaiada, ĉar la konspirintoj estis frabrikantoj de balajo, kiu signifas vimenkorbo.
  4. Bartolomé Mitre (1821-1906) (* Bonaero, en la 26-a de Junio 1821 - † Bonaero, 19-a de Januaro 1906), estis argentina politikisto, verkisto kaj militisto. Li estis prezidento de Argentino inter 1862 kaj 1868.
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9