Louis-Ferdinand Céline
Louis-Ferdinand CÉLINE [seLIN], en Esperanto Luis'-Ferdinando Celino, estis la plumnomo de franca kuracisto kaj verkisto Louis-Ferdinand DESTOUCHES [deTUŜ] (naskiĝis la 27-an de majo 1894 en Courbevoie, Hauts-de-Seine, Francio, mortis la 1-an de junio 1961 en Meudon). Li famiĝis dank'al sia libro "Voyage au bout de la nuit" (Vojaĝo ĝis noktofino) kiu ricevis la premion Renaudot en 1932, kaj kiu entenas membiografiajn erojn. La libro estis ankaŭ nomumita por la Premio Goncourt, sed pro malkonsentoj inter membroj de la elekta komitato ne gajnis la premion. La libro reflektas nihilisman, anarkiisman kaj mizantropan vivpercepton. Céline verkis en akra stilo, kiu provas imiti la hakitecon kaj krudecon de popola slanga parolo, sed samtempe ĉiam oni sentas, ke li estis lerta arta beletristo. Li rompis kun literaturaj tradicioj, interalie redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. Li priskribis diversajn mallumegajn, veindajn etosojn, kaj pripensigojn, en kiuj ĉefe atentindas la lacigaĵoj kaj timegigaĵoj de la milito (1-a Mondmilito 1914-18), la fiaĵoj kaj kruelaĵoj en la francaj enafrikaj kolonioj, la mizera vivo de homoj en la parizaj ĉirkaŭurboj, kie li estis plurjare kuracisto, kaj ĝenerale la senespero de la homa kondiĉo, la malindeco de la propraj homaj animoj, la fiaĵeco de la socio, kaj la vivo de la popoluloj kaj mizeruloj, kontraŭ ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj.
Poste li plu verkis librojn en stilo pli kaj pli "hakita" kaj stile akra kaj amara. En 1936 li publikigis sian sekvan libron Mort à crédit ("Morto prunte"). Ĉi tiuj du libroj famigis Céline kiel literatura reviviganto kaj bonega rakontisto, kaj influis junajn verkistojn inkluzive de Jean-Paul Sartre. Pro sia kontraŭjuda sinteno, Céline estis vidata - dum kaj post la okupacio de Francio fare de la nazioj - kiel ilia kunlaboranto, malgraŭ la fakto ke li kondamnis ilian (kaj ĉian) ideologion, pro tial li fuĝis en Germanion kun la Vichy-a registaro. Dum sia foresto, li estis kondamnita al unu jaro da prizono, kaj li estis deklarita "nacia malhonoro". En 1952 li ricevis amnestion, kaj revenis Francion, kie li refariĝis kuracisto. Fine, li retiris sin en lia domo en pariza ĉirkaŭurbo, kun sia edzino Lucette Almanzor kaj multaj katoj. VerkaroLiaj romanoj entenas:
En Esperanto aperis
Eksteraj ligiloj |