AntisemitismoAntisemitismo[1][2] estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj. La vorto Antisemitismus estis kreita en Germanio en la 19-a jarcento, poste aperis ekzemple en la Nurenbergaj leĝoj en la jaro 1935. La plej terura kontraŭjuda okazaĵo en la historio estis la popolekstermado nomata holokaŭsto, t. e. la mortigado de ses milionoj da judoj en la spaco de kelkaj jaroj fare de la nazia diktatoreco en 1940-aj jaroj. La «fina solvo» de la Nazioj estis mortigi ilin ĉiujn, kaj efektive duono de la judoj de Eŭropo tiam pereis. Antisemitismo en antikvaj epokojSpuroj de antisemitismo troviĝas en la Biblio mem. Oni vidu la epizodon de reĝino Ester kaj reĝo Asuero, kiu eĉ se ne tute konkrete historia certe redonas la etoson vivitan de la judaj komunumoj. Oni vidu ankaŭ la militojn kaj luktojn rakontitajn en la diversaj libroj de la Makabeoj. Historio rememorigas persekutojn kontraŭjudajn en Egiptiaj urboj kiel en Aleksandrio (pri kies antaŭsignoj parolas ankaŭ la juda filozofo Filono, kaj kie en 70 pK eksplodis vera popola ribelo kontraŭ judoj kiu kaŭzis gravajn homajn perdojn en la juda komunumo), en Romo kiel rakontite de historiisto Suetonio kaj en la Agoj de la Apostoloj. Rilate la konsiston de tiu antisemitismo, la opinioj de historiistoj malsamas. Léon Poliakov, en sia verko De l'antisionisme à l'antisémitisme (De anticionismo al antisemitismo) de 1969, emas minimumigi la vastecon de la fenomeno krom rilate tion kio okazis en Aleksandrio; Peter Schäfer[3] skribas, ke en la antaŭkristana epoko la fenomeno de antisemitismo vigle prosperis antaŭe en la antikva Egiptio kaj poste plifirmiĝis en helenigitaj zonoj; laŭ Jasper Griffin Jasper Griffin ĉio reduktiĝas al sensignifaj epizodoj; Martin Goodman opinias, ke la kontrasto inter Jerusalemo kaj Romo ne povis ne okazi.[mankas fonto] Ĉu la antaŭkristana antisemitismo influis la postan kristanan antisemitismon? En nia epoko, antropologoj, historiistoj, psikologoj kaj sociologoj penas malkovri la kaŭzojn de la konstanta fenomeno de antisemitismo; ankaŭ rilate tion la opinioj diverĝas. Ĉiukaze, en la postkrista antisemitismo oni kalkulas precipe la akuzon pri “Dimortigo” cirkulanta inter kristanaj popoloj post la forigo de la sinagogo de hebreoj kristaniĝintaj. Se tia antaŭjuĝo povis semiĝi nivele de kristanaj popoloj, ĝi, tamen, ne estis bazita sur teologio, ĉar la krucumado de Kristo estis lia decido por obei al sia konscienco ordonanta, ke Dio estas preferenda, eĉ se homoj tion kontraŭas kaj pro tio mortigas. Moderna antisemitismoNuntempe, multaj havas la impreson, ke antisemitismo denove resurfacas en la mondo, kiel rezulto de la araba-israela konflikto aŭ kiel reago al ĝi, kaj pli precize al la israela okupado de palestinaj teritorioj kaj la forpelo de la plejmulto de la indiĝena araba loĝantaro el la tiama brita mandato Palestino. Komencis resurfaci teorioj pri judaj aŭ tiel nomataj cionismaj komplotoj por regi la mondon kaj similaj. Bona ekzemplo estas la vaste kredata mito, laŭ kiu inter la viktimoj de la atenco de la 11-a de septembro 2001 en Nov-Jorko ne estis judoj, ĉar oni anticipe avertis ilin ne iri al la Ĝemelturoj. Fakte ja estis kelk-cento da judoj inter la viktimoj, sed tamen ĉi tiu mito estis vaste ripetita, ĉefe en islamaj landoj.[mankas fonto] Eĉ disputoj kontraŭ la israela okupado mem, anstataŭ kontraŭ la juda popolo entuta, rezultigis akuzojn pri antisemitismo, sed iuj judaj komentistoj avertas kontraŭ tio. Ekzemple, Jay Michaelson skribis por The Jewish Daily Forward, ke oni tiel riskas senkreditigi legitimajn akuzojn pri antisemitismo kaj "malmultekostigi la signifon de la termino"[4] (t.e. dilui la sencon de la vorto). Juda bolŝevikismo aŭ jud-bolŝevikismo estas antisemitisma kaj kontraŭkomunisma kalumnio, kiu pretendas, ke la judoj inĝenieris la rusan revolucion kaj havis la ĉefan potencon inter la bolŝevikoj. Esperantujo Vidu ankaŭ: Sennaciulo#Akuzo pri antisemitisma kalumnio En la numero de Sennaciulo el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de la Sennacieca Asocio Tutmonda akuzis artikolon en sia organo fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpigis la judojn pri la Holokaŭsto:
La membro JSR resumis la supozitan tezon de la kritikata teksto jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[5] DifinoLaŭ la religia antisemitismo, por tiu, kiu naskiĝis judo, eblas maljudiĝi, se li forlasas la judismon kaj akceptas alian religion (tiel, laŭ kelkaj historiistoj, faris ekzemple Tomás de Torquemada, kiu mem iĝis fanatika antisemito kaj estro de la hispana inkvizicio). Laŭ la rasisma antisemitismo, eĉ tiu ebleco ne ekzistas. Ekzemple, al la nazioj ne gravis, ĉu homoj praktikas judismon aŭ ne, nek gravis ilia (ne)partopreno en la juda komunumo aŭ propraj opinioj pri la religio. Sufiĉis, ke eĉ unu el la geavoj estu judo.[6][7] EtimologioPIV 2005 listas la radikon antisemit/o kiel signifante je "persono malamika al la judoj," kaj "antisemit/ism/o" kiel "pensmaniero k konduto de antisemito."[1] Iuj opinias, ke tiu vorto estas evitinda. La nacilingva germana vorto devenis, etimologie, de la fakto, ke la judoj origine estis ŝemidoj. "Ŝemido" indikas popolojn, kiuj parolas ŝemidajn lingvojn, kiel la araban, la hebrean, la amharan kaj aliajn, do ĝi ne signifas nur judo, kaj "antisemitismo" estis inventita kiel eŭfemisma "kodvorto" por esprimi senbridan malamon al hebreoj sen rekte diri tion, kamuflante tiun ideon per "klera" vorto. Nur poste la vorto ekuziĝis ankaŭ ekster la antisemitismaj rondoj. Sed laŭ Jules Isaac la diferenco inter antisemitismo (kiu en Esperanto teorie povus iĝi antiŝemidismo/kontraŭŝemidismo) kaj kontraŭjudismo estas malklara.[8] HistorioAmasa forpelo de judoj laŭ reĝa ordono (al tiuj kiuj ne konsentis konvertiĝi al kristanismo):
Fine de la 1800-aj jaroj: pogromoj en Rusio, ĉefe en la setla zono. Leĝoj pri judoj en Hungario
Sed krom la menciitaj, multaj leĝoj tuŝis malfavore (ekskludis) la judojn (ĉ. 22 inter 1938 kaj 1944), ĝis fino de la milito 280 leĝoj. Vidu ankaŭ
Bibliografio
Referencoj
Eksteraj ligiloj |