Leuk
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Leuk (distrikto) kaj Leuk (stacidomo). |
| Leuk | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Leuk | |||||
| Leuk | |||||
| komunumo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Valezo | ||||
| Distrikto | Leuk | ||||
| Koordinatoj | 46° 19′ 5″ N 7° 38′ 4″ O / 46.31806 °N, 7.63444 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 5″ N 7° 38′ 4″ O / 46.31806 °N, 7.63444 °O (mapo) | ||||
| Areo | 55,36 km² | ||||
| Alteco | 731 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 3953 | ||||
| Komunumkodo | 6110 | ||||
| Mapo de Leuk | |||||
Leuk (prononcu Lojk, en la franca lingvo Loèche) estas historia urbo komunumo kaj ĉefloko de la Distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3675 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Leuk situas en la valfundo de Valezo meze inter Sierre kaj Vispo. La komunumo Leuk konsistas el la urbo Leuk kaj la vilaĝo Susten kaj Erschmatt, kaj la vilaĝetoj Brunnen, Lichten, Rotafen, Sankt-Barbara, Thel, Briannen, Feithieren, Gampinen, Pfyn kaj Pletschen. Du trionoj de la loĝantaro de la komunumo vivas en Susten.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 55,36 km², de kiuj 40,8% estas kovritaj de arbaro, 24,1% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Leuk limas en nordo al Varen, Albinen, Inden kaj Guttet-Feschel, en nordoriento al Goppenstein, en oriento al Gampel-Bratsch, en sudoriento al Turtmann-Unterems, en sudsudoriento al Agarn, en sudokcidento al Chandolin, kaj en okcidento al Salgesch.
Trafiko
Tra Leuk pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9 (en konstruo). Pere de la grava trajnlinio de Laŭzano al Brigo, kiu estas parto de la linio de Parizo al Milano, la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Krome de Leuk diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la flankaj valoj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 515 kiel villa de Leuca. En la 6-a jarcento Leuk apartenis al la kronaj bienoj de la burgonja reĝo Sigismundo.
En la jaro 1256 al Leuk estis koncedita la urborajto.[3] Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Erschmatt estis integrita al la komunumo Leuk.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Leuk – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Turo de la episkopa kastelo
-
Stacidomo de Leuk
-
Domoj en la urbocentro
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






