Leukerbad

| Leukerbad | |
|---|---|
| Blazono de Leuk | |
| Leukerbad | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Leŭ |
| Koordinatoj | 46° 23′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.38333 °N, 7.63333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 23′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.38333 °N, 7.63333 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1563 |
| Areo | 67,2 km² |
| Alteco | 1402 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3954 |
| Komunumkodo | 6111 |
| Mapo pri la situo de Leukerbad en la Distrikto Leuk | |
Leukerbad (prononcu Leŭkrbad, germane Leukerbad, france Loèche-les-Bains) estas komunumo en la distrikto Leuk de Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1563 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Leukerbad situas en la Bernaj Alpoj sude de Wildstrubel en la malantaŭa Dala-Valo sur alteco de inter 1411 kaj 2700 m s.m.. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ la Wildstrubel-Glaĉero.
Najbaraj komunumoj
La komunumo limas en nordo al Adelboden kaj Kandersteg (ambaŭ en (Kantono Berno), en oriento al Ferden, en sudo al Guttet-Feschel, Albinen kaj Inden, kaj en okcidento al Mollens kaj Lenk en Simme-Valo (Kantono Berno).
Trafiko
Leukerbad situas ĉe la fino de valo kaj atingeblas aŭtomobile kaj per poŝtaŭto ek de la distriktĉefurbo Leuk, kiu situas en la valo. Trans la Gemmipasejo oni piede atingas la komunumojn Adelboden kaj Lenk en Simme-Valo aliflanke de la Bernaj Alpoj en Kantono Berno. En la 1950-aj jaroj ekzistis planoj konstrui aŭtoŝoseon trans la Gemmipasejo de Leuk al Berno.
Aertelfero kondukas de Leukerbad al la kulmino de Gemmipasejo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Leukerbad datiĝas el la jaro 1229 kiel Boez.
Arkeologiaj trovoj montris, ke jam en la romia epoko la banejoj estis utiligitaj, kion ankaŭ dokumentas diversaj latinaj loknomoj.
En la jaro 1998 la komunumo Leukerbad bankrotis pro ekscesaj investoj en la infrastrukturon ek de 1980. La komunumo estis inter 1998 kaj 2004 submetita al administracio de la kantono kaj perdis dum tiu-tempo sian aŭtonomecon. La ŝuldoj de la komunumo en tiu tempo akumuliĝis al 346 milionoj da svisaj frankoj, tio estis po CHF 200000 por loĝanto. La iama komunumestro Otto G. Loretan estis pro la financa debaklo kondamnita al puno de 5 jaroj da karcero.
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Leukerbad – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






