Sierre

Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj komunumo. Por distrikto rigardu la paĝon Sierre (distrikto). Por fervojstacio legu la artikolon Sierre-Siders (stacidomo).
Sierre
Blazono de Sierre
Blazono de Sierre
Blazono de Sierre
Kastelo Mercier, unu el la rekoniloj de Sierre
Kastelo Mercier, unu el la rekoniloj de Sierre
Kastelo Mercier, unu el la rekoniloj de Sierre
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 17′ 31″ N 7° 32′ 2″ O / 46.29194 °N, 7.53389 °O / 46.29194; 7.53389 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 31″ N 7° 32′ 2″ O / 46.29194 °N, 7.53389 °O / 46.29194; 7.53389 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 26 572
Areo 19,18 km²
Alteco 533 m super marnivelo
Poŝtkodo 3960
Komunumkodo 6248
Mapo de Sierre
Mapo de Sierre
Mapo de Sierre
vdr

Sierre (en la germana lingvo Siders) estas urbo, komunumo kaj ĉefloko de la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 26 572 loĝantojn je la 31-a de decembro 2020.

Fama por esti la plej suna grandurbo en Svislando, ĝi estas kromnomata la "Urbo de la Suno", tial la bildo de la suno sur sia flago.

Geografio

La komunumo Sierre situas en la fundo de la valeza valo praktike en ties centro, kie fluas la riverego Rodano. La komunumo konsistas el la urbo Sierre kaj la vilaĝoj Granges, Noës kaj Muraz, kaj la kvartaloj Borzuat, Cuchon, Gerunden, Glarey, Le Bourg, Le Vieux-Sierre, Monderèche, Plantzette, Sous Géronde, Villa d'en Bas kaj Villa d'en Haut kaj Zervettaz.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,18 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 34,8% servas por agrikulturo kaj 34,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Sierre limas en nordo (de okcidento al oriento) al Lens, Chermignon, Montana, Randogne, Venthône, Veyras kaj Miège, en oriento al Salgesch, en sudo (de oriento al okcidento) al Anniviers, Chippis, Chalais kaj Grône, kaj en okcidento al Saint-Léonard.

Trafiko

Tra Sierre pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Brigo kaj ankaŭ la svisa aŭtovojo A9, al kiu la urbo disponas pri du alveturejoj. Sierre disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. De Sierre funikularo kondukas al Montana, kaj diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas de Sierre al la flankaj valoj de Valezo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 515 kiel Sidrium. Diversaj trovaĵo el la neolitiko, bronzepoko, ferepoko kaj la romia epoko pruvas, ke jam en prahistoria kaj fruhistoria tempo homoj setlis en Sierre. En romia epoko en Sierre troviĝis la residenco de la civitanestroj de la valeza civitanaro. Ekde la 11-a jarcento Sierre estis senjorujo de la episkopoj de Valezo. La urbon administraciis majoroj kaj ek de 1293 voktoj de la episkopo. Dum la Savojaj Militoj de la 14-a jarcento la diversaj burgoj kaj kasteloj en Sierre estis detruitaj. El la mezepoko Noble Contrée sub la nova konstitucio de 1848 fariĝis la politika komunumo Sierre.[3]

Elstaruloj

Partneraj urboj

Partneraj urboj de Sierre estas

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.