Latinlingva aŭ Latina literaturo estas literaturo, kiu havas tre specifan malvolviĝon kaj historion: ĝi komenciĝis en la 3a jc a.Kr. kiel nacia literaturo, grandparte nur imitante la Grekan. Sed jam depost la 2a aŭ 3a jc p.Kr. la klasika Latina ne plu estas gepatra lingvo, sed tamen daŭre restis uzata. Iom post iom la Latina literaturo fariĝis fenomeno tipe internacia: ĝiaj verkistoj estis devenaj el plej diversaj lingvejoj kaj popoloj, eĉ el Nord-Amerikaj Indiano-triboj.
Ne malprave, la Latina ekhavis la kromnomon "Patra lingvo de Eŭropo" - ĉar ĝi dumlonge estadis nenies "Patrina lingvo".
Antologio Latina
Jen projekto multjara de Gerrit Berveling por iom diskonigi ĉi tiun literaturon. Antaŭgustumi vin lasas jam El tiom da jarcentoj, kvankam nur poezie.
Vidu ĉe Antologio Latina.
La komenciĝo
La verkado en la Latina lingvo komenciĝis en Romo en la tria jc a.Kr.
El la plej frua periodo datiĝas la kanto de la Fratoj Arvalaj.
Tuj poste sekvis la unua latinlingva epopeo: La Punika Milito de Nevio.
Pli moderna, en la senco ke li vidis kaj sekvis la signojn de la tempo: li adaptis por sia verkado la heksametrojn el la Greka poezio de Homero kaj poste: Kvinto Enio. Li verkis epopeon, la Analoj. Mem Enio estis trilingva: krom la Latina kaj la Greka ankaŭ en la Oska lingvo li povis verki. La Analoj nur cedis poste por la Eneado de Vergilio.
La plej unuaj gravaj aŭtoroj, kies verkoj postrestas preskaŭ komplete, estas Plaŭto kaj Terencio, du teatro-verkistoj, komediistoj, kies influo restis giganta tra la epokoj. Terencio ekzemple en Mezepoko estis instigo por Hrosvita de Gandersheim. Plaŭto specife en la Renesanco inspiris multlingvajn aŭtorojn.
El ege frua periodo restas al ni fragmentoj de la Dekdu-tabula leĝo, kiuj iasence fariĝis bazo por la posta Romia Juro.
Tiugeneracie, Gajo Lukilio montras alian ĝenron: la satiro, t.e. miksaĵo de prozo kaj poezio. Ankaŭ de liaj verkoj restas nur fragmentoj, kvankam jam ampleksaj.
La unua Latina aŭtoro, kiu verkis proze kaj de kiu verkojn ni posedas, estas Marko Porcio Katono: Pri Agrikulturo. Ankaŭ versoj: multaj distiĥoj proverbeskaj.
Kio sekvis estis la
Klasika Periodo
Marko Tulio Cicerono (106-43) estas kvazaŭ la patro de la Latina literaturo: li komencis kiel oratoro, faris brilajn paroladojn, eldonis verkojn pri tiu arto de la vorto; poste kiel politikisto li fariĝis eĉ konsulo, sed inter Pompejo kaj Cezaro li ne povis teni sin. Li retiriĝis portempe, ekverkis ĉefe filozofion: tiel li konigis al Romon preskaŭ ĉiun skolon de la Greka filozofio. Postrestas de li ankaŭ amaso da tute intime personaj leteroj, kiuj neniam estis intencitaj por eldono.
Kajo Julio Cezaro - granda generalo, brila oratoro; aŭtoro de milit-kampanjaj raportaĵoj.
Marko Terencio Varono - la plej granda sciulo de sia generacio.
Publio Vergilio Marono estas vera kulmina aŭtoro. Belega poezio, granda propagandisto de la kulturpolitiko de Aŭgusto.
Kajo Kornelio Gallo - la unua ekzemplo el bedaŭrinde longa listo de aŭtoroj, kiuj ial ne plaĉis al regantoj, kaj kies verkaro pro tio ĉu tute ĉu parte malaperis.
Kvinto Horacio Flako - la unua verkanto de mildaj satiroj en pli kutima senco. Brila imitanto de Greka kulturo, kiu eluzis ĉiujn rimedojn de la Grekaj metrikoj.
Seksto Propercio - la unua aŭtoro konata pro siaj elegioj en la Latina.
Albio Tibulo, same verkisto de elegioj, la unua aŭtoro iom grava en la Latina, kies verkaro komplete estas tradukita en Esperanton.
Publio Ovidio Nazo - tiel populara, dumvive, postmorte, mezepoke, renesancepoke, moderntempe - eble la plej fama elinter ĉiuj... Brile multflanka poeto.
Tito Livio, kiu verkis historion pri Romo ekde ĝia origino ĝis lia propra epoko. Niajn bildojn pri tiu historio ni grandparte ŝuldas nur al li.
Iom poste ne plu homoj el Italujo estis la ĉefaj aŭtoroj en la Latina: el Iberio devenis multaj el la precipaj steluloj sekvageneraciaj.
Sekvis tuta serio da aŭtoroj de epopeoj: Lukano, Statio, Valerio Flako, Silio Itala; sekvas grandioze brila satira aŭtoro de epigramojMarcialo kaj de ofte terure ŝokaj satiroj Juvenalo - ni estas en plena epoko de l' Romiaj imperiestroj! - sed samgeneracie ankaŭ vivis multe pli milda, humana Plinio kaj saĝa aĝa Kvintiliano aŭtoro de Retoriko kiu restas aktuala lernilo. Ankaŭ historie tiu generacio estas kronike pentrita: Tacito.
La unuaj aŭtoroj, kiuj diskonigis aŭ ellaboris kristanismon, estas Marko Minucio Feliĉo, Tertuliano, Cipriano. Por multe da nocioj tipe kristanaj, ili trovis novajn terminojn: Trinitas, testamentum, episcopus, ecclesia ktp ktp.
Post kiam la klasika Latina ne plu estis gepatra lingvo, tamen daŭre oni plu verkis en la Latina lingvo, komence ĉar la Latina estis la sola lingvo, kiun en okcidenta Eŭropo oni sciis skribi, poste ĉar per tio oni povis atingi sufiĉe vastan publikon, kutime bone edukitan.
Tuj post la ĥaosiga Popolmigrado kaj la disfalo de la Romia Imperio, ie tie tamen estis homoj, kiuj verkis atentinde.
Ĉirkaŭ Karolo la Granda okazis vere serioza kultura reviviĝo, kiun oni nomas la Karolida Renesanco, la unua periodo de Mezepoko kiam la kultura nivelo de okcidenta Eŭropo senteble leviĝis.
En Britio komencis verki John Milton, aŭtoro de Perdita paradizo - poemo opiniata elemente eposa kaj metafizika. La latinaj verkoj de Milton estis plej gravaj verkoj de la baroka brita literaturo kune kun la malfruaj verkoj de Ŝekspiro.