Kwidzyn
Kwidzyn (prononcu: Kvidzin) (latine Quedin/Insula Sanctae Mariae / legu: Kvedin/Insulo de Sankta Maria; prapruse: Kwēdina /legu: Kvedina/; germane Marienwerder /legu: Marienverder/ - traduko el la germana al Esperanto: River-insulo de Maria; Esperante: Kvidzino) estas urbo en Pomeria provinco en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kwidzyn / Kvidzino en la samnoma distrikto Kwidzyn kaj la urbo estas sidejo de la distrikto. La 31-an de marto 2011 la urbo havis 38.632 loĝantojn. Dum la jaroj 1975 – 1998 la urbo apartenis al la Vojevodio de Elbląg (legu: Elblong). SituoLa urbo situas ĉe la rivero Liwa (legu: Liva) kiu estas la dekstra alflu-rivero de Nogat kiu estas la riverbrako de la Vistulo, la urbo estas nur 5 km de la Vistulo. HistorioEn la 11-a jarcento tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj estis tie burgo Kwedis [Kvedis] en la historiaj dokumentoj nomata: Quedin, Quidino, Quedzyn (legu: Kvedin, Kvedino, Kvedzin)). Supozeble tute detruita dum la oftaj militoj en Pomezanio. Aperis tie setlejo fondita de la Germana Ordeno en la jaro 1233, konstruita kiam la Granda Majstro de la Ordeno estis Hermann von Balk[1]. Urborajtoj laŭ leĝo de Chełmno / Kulm en la jaro 1233 aŭ 1235. La urbo estis detruita en la jaro 1243 dum la bataloj de la Germana Ordeno kun la loĝanta tie la balta popolo praprusoj. Tamen tuj rekonstruita fare de la Ordeno. Dum la jaroj 1285 - 1587 la urbo estis ĉefurbo kaj sidejo de la Diocezo de Pomezanio. La denova lokigo de la urbo kaj urborajtoj okazis en la jaro 1336, kaj aperis la nova nomo Marienwerder (germane: Werder – rivera insulo; Marien – maria – do oni povas jene traduki: Maria Insulo), latine en la dokumentoj nomita: Insula Sanctae Mariae. En la jaro 1440 en la urbo agis la Prusia Konfederacio. Post la Dektrijara Milito (1454-66) en la jaro 1466 la urbo restis en la Duklando Prusio sed kiel vasallando de pola reĝo. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Kwidzyn/Marienwerder en la Okcidenta Prusio. En la jaro 1828 oni konstruis la ŝoseon al la pramo tra la rivero Vistulo ĉe la riverhaveno en vilaĝo Korzeniewo (legu: Koĵenjevo). La 20-a jarcentoEn la jaro 1920 post la Unua Mondmilito kiam denove aperis Pollando sur la mapo de Eŭropo laŭ decido de la Traktato de Versajlo kaj krome la franca komisaro de Ligo de Nacioj organizis la plebisciton en Varmio-Mazurio kaj en la Ĉevistula Regiono Powiśle, do en distriktoj: Marienwerder/Kwidzyn, Stuhm/Sztum kaj en Marienburg/Malbork. En tiu lasta distrikto la plebiscito okazis danke al persona interveno de pola esperantisto Bernardo Binnebesel por decidi pri la limoj de Pollando. Tamen grandparte sensukcesa, ĉar por Pollando voĉdonis nur ch. 40% en Marienwerder/Kwidzyn, 25-30% en Stuhm/Sztum kaj 15% en Marienburg/Malbork, nur kelkaj vilaĝoj kie oni voĉdonis pli ol 50% por Pollando eniris polajn limojn (vidu la apudan mapon). Sekve Marienwerder/Kwidzyn restis en la limoj de Germanio (en Orienta Prusio), sed kiel la sidejo de la Okcident-Prusia Distrikto. La 30-an de januaro 1945 al la forlasita de germanoj urbo Marienwerder eniris la Ruĝa Armeo kaj oni organizis tie lazareton por 20 mil da vunditaj soldatoj. La sovetianoj forlasante la urbon bruligis la malnovan parton de la urbo kun la urbodomo. De la jaro 1945 la urbo eniris Pollandon. Kiam pola administrado transprenis la urbon oni malkonstruis la bruligitajn brikdomojn (fare de Ruĝa Armeo) kaj la akiritajn brikojn oni transportis por rekonstruo de Malnov-urbo de Varsovio. De la jaro 1999 la urbo kiel la distrikta sidejo eniris la Vojevodion de Pomerio. La 23-an de septembro 2007 okazis granda incendio en la Urba Oficejo kaj en Starostejo (Distriktejo)[2]. En la majo 2007 oni trovis en la kriptoj de la katedralo de Sankta Johano la Evangeliisto la tombojn kun ostoj de la Grandaj Majstroj de Germana Ordeno. Oni pere de la esploro dokumentis ke temis pri Werner von Olsen, Ludolf König von Wattzau kaj Henryk von Plauen. ĜemelurbojKulturoEn la urbo aktivas la Kultur-Centro kiu okupiĝas pri la disvolvo de kulturo ĉe la loka socio en Kvidzino. Ĝi organizas kulturan agadon en la kampo de edukado pri komputiloj kaj lingvoj. La ĉefaj centroj en kiuj oni realizas la celojn de la Kultur-Centro estas:
La Pupteatra Scenejo je la nomo Jan WilkowskiLa Krea Asocio de Pupteatra Scenejo je la nomo Jan Wilkowski, ĝi estas la aŭtora pup-teatro. Funkcias de la jaro 2001 kaj ĝi estas i.a.:
La Teŭtona KasteloLa Kastela Muzeo kun la konstantaj ekspozicioj:
Gravaj personoj ligitaj aŭ naskitaj en Kwidzyn/Marienwerder
Honora civitano
Esperanto en la urboLa 1-an de oktobro 2014 venis de Sztum dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Łeba, Lodzo, Loviĉo kaj Sztum, la ekspozicion invitis al la urbo la Urbestro de la Urbo Kwidzyn sub kies Patroneco okazas la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Petro Stec, li estas NRO-aktivulo kaj kulturaganto por tuta Pomerio kaj manaĝero de la Pup-Teatro "ANIMO". La vernisaĝo okazis la 2-an de oktobro kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto, la lokaj televido kaj gazetaro kaj la ekspozicio daŭris ĝis la 5-a de novembro 2014 ([4]). La 20an de oktobro 2014 okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino el Sztum Helena Biskup, de la 21-a de oktobro ĝis 4a de novembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 8 urbanoj. La 5-an de novembro 2014 la Senata Ekspozicio pluveturis al granda, iam vojevodia urbo Elblongo, kie la sekvan tagon okazis vernisaĝo kaj monologo "Doktoro Esperanto" en la ekspoziciejo de la Malnova Urbodomo ĉe la Katedralo en la historia, malnova kvartalo de la urbo, krome okazis la rapida kurso "Esperanto dum 7 tagoj". Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj |