Kurt Aland
Artikolo inspirinta [1] Kurt Aland (Berlino-Steglitz 28-a de marto 1915 – Münster, 13-a de aprilo 1994) estis germana teologo, dokento pri la Nova Testamento kaj pri Historio de la Eklezio. Laŭlonge de multaj Jaroj direktoris ĉe la Instituo pri la kritika esploro de la Nova Testamento. [1] Li estis la precipa zorganto de la eldono Nestle-Aland de la Novum Testamentum Graece (Nova Testamento greka). VivoEkde 1933 li studis Teologion ĉe Friedrich Wilhelms Universität de Berlino. Dum tiu periodo li kunlaboras kun la revuo de la Konfesanta Eklezio. Junge Kirche (Juna Eklezio). En ideologia broŝureto, Wer fälscht? (Kiu estas mensoganta?), skribita kontraŭ Mathilde Ludendorff, konfirmas la pozicion de la Konfesanta Eklezio, tute adherante al la idealoj de tiu kristana Eklezio. En 1939 studas sub la gvido de Hans Lietzmann. En 1940 li estis liberigita el deviga tasko de la milita servo, kaj en 1941, post la morto de Lietzmann, li estis taskita pri la redakto de la teologia revuo. Li diplomiĝis 1941, kaj en 1944 estis ordinita reganto de la luterana paroĥo de Berlino-Steglitz. Post la Dua mondmilito, Aland elektiĝis dokento ĉe la teologia fakultato de la Universitato Humboldt de Berlino. En 1947 estis nomumita etata profesoro ĉe Halle (Saale). Li estis persekutita pro opono al la marksista registaro de la Orienta Germanio. En 1953 li estis akuzita pri kontrabando de horloĝoj kun Okcidenta Berlino kaj enprizonigita tri monatojn. Li publike sin elmetis kontraŭ la diversaj formoj de subpremo fare de la ŝtato kontraŭ la Eklezioj, postulante de la registaro parolliberecon kaj religian liberecon. En julio 1958, Kurt perdis la laborpostenon ĉe la universitato, tamen li sukcesas forfuĝi al Okcidenta Berlino (septembron 1958). En 1959 li estis ŝarĝita profesori ĉe la Universitato de Münster, en la Okcidenta Germanio. Ĉi tie li fondis la Instituon por la teksta esploro de la Nova Testamento, ("Institut für neutestamentliche Textforschung"), de li direktotan ĝis 1983. Aland edziĝis dufojojn, la unua kun Ingeborg Aland, kun kiu enmondigis tri gefiliojn; ĉe la fino de la jaroj sepdekaj li edzinigis Barbaran Aland. Li mortis en Münster, en Germanio, la 13-an de aprilo de 1994. Scienca agado kaj verkaroEn epoko de kreskanta specialiĝo, ankaŭ en la studo de la historio kaj teologio, Kurt Aland povas esti konsiderita kiel unu de la lastaj reprezentantoj de tiuj dokentoj kiuj sukcesis efikmaniere labori en ambaŭ disĉiplinoj..[2] Indas mencii lian laboron en la kampo de la esploro pri la Nova Testamento, efektivigita kune kun la edzino Barbara ĉe la Instituto de li kreita.[3] Li estas aŭtoro de multege da publikigaĵoj. Lia precipa verko koncernis la senlacan kaj aventuran serĉon pri antikvaj manuskriptoj elnestigitaj en iuj monaĥejoj de Rusio kaj de Grekio. Li malkovris nombrajn manuskriptojn de la Nova Testamento, pri kies valutado ankoraŭ oni diskutas.[4] Li ankaŭ membriĝis en la Hermann-Kunst-Stiftung, fondita en 1964 de Hermann Kunst, bona amiko de K. Aland. Multaj famaj personecoj de la politiko, de la ekonomio, kaj de la socio partoprenis en tiu fondaĵo kunlaboranta en la teksta esploro de la Nova Testamento. Rimarkindaj estas ĝiaj verkoj pri la historio de la Eklezio. Laŭ kritikistoj, Kurt Aland mem montris esti grava ekumenisto, kapabla allasi signifan signon en la germana protestantismo. RekonojKurt Aland estis honorista per laurea honoris causa:
Li estis honorita per jenaj premioj:
Kurt Aland estis membro de diversaj akademioj:
Notoj
Verkoj
Aliaj projektojKomuna gastas informojn kaj bildojn pri Kut Aland: [2] |