Kroata lingvo
La kroata lingvo (kroate: hrvatski, kodo laŭ ISO 639: hr) estas normigita versio de la serbokroata lingvo. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Ĝi estas ekskluzive skribita en la latina alfabeto. La kroata lingvo estas reciproke komprenebla kun serba, la montenegra kaj bosna, ĉar ĉiuj kvar evoluis el la novŝtokava dialekto. Post disfalo de Jugoslavio en la diversajn naciajn ŝtatojn la diversaj variantoj iĝis rekonataj kiel apartaj lingvoj. Multaj akademiuloj (precipe antaŭ la disrompo de Jugoslavio) konsideris kaj daŭre konsideras ambaŭ kiel du variaĵojn de komuna serbokroata lingvo, politike dividita laŭ etnaj apartenoj. Aboco kaj elparoloLa lingvo skribatas per la latina alfabeto kun kelkaj kromsignoj. La kroata aboco havas 30 literojn + 2 (i+e=ije,r+r=ŕ): a, b, c, č, ć, d, dž, đ, e, f, g, h, i, j, k, l, lj, m, n, nj, o, p, r, s, š, t, u, v, z, ž. La literoj q, w, x, y aperas nur en fremdlingvaj nomoj. La digramoj dž, lj kaj nj aperas kiel unuopaj literoj en la aboco (nur ĉe kelkaj vortoj oni devas ilin trakti du literoj). La kromsignoj estas alĝustigeblaj tiel (atenton, la Đ ne intermikseblas kun la islanda Ð):
La plimulto de la literoj estas elparolataj kiel en la Esperanto. Esceptoj:
d, b, kaj g estas ĉiam voĉaj, t, p kaj k malpli aspiraciaj ol ĉe la germana. La sonantoj e kaj o estas (kompare al la germana) ĉiam malfermaj. Disvastiĝo kaj dialektojLa kroatan lingvon parolas ĉirkaŭ 4,8 milionoj da homoj en Kroatio kaj en partoj de Bosnio kaj Hercegovino, precipe en Hercegovino, centra Bosnio kaj bosna Posavina, kiel gepatran lingvon. Ĝi estas oficiala lingvo en Kroatio kaj (kun la bosna kaj la serba lingvo) en Bosnio kaj Hercegovino. Krom tio ĝi estas minoritata lingvo en Hungario kaj en aŭstra Burgenlando. La burgenlandkroata lingvo havas propran skriban normon, kiu baziĝas sur la ĉakava dialekto. Aparte la Slavomolisano, konata ankaŭ kiel Moliseslava aŭ Moliskroata, estas variaĵo de Ŝtokavia Serbokroata lingvo parolata de italaj kroatoj en la provinco Kampobaso, en la regiono Molise de suda Italio, nome en la vilaĝoj Montemitro (Mundimitar), Acquaviva Collecroce (Živavoda Kruč) kaj San Felice del Molise (Štifilić). La dialektoj de la kroata lingvo dividiĝas je tri grandaj grupoj, kiuj estas nomitaj laŭ la demanda vorteto kio (ča, kaj, što): ĉakava dialekto (ĉe marbordo, Istrio, Dalmatio, plimulto de la insuloj, Burgenlando), kajkava dialekto (norde de Kupa kaj supra fluo de Save) kaj ŝtokava dialekto (suda Dalmatio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Slavonio). GramatikoLa kroata havas 7 kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, vokativo, instrumentalo kaj lokativo. Diferencoj al serba kaj bosnaFonetika diferencoĈiu tri varioj uzas la samajn fonemojn. Kelkaj vortoj diferencas fakte en la fonetika formo. La ortografio sekvas la fonologajn bazvortojn, la diferenco reaperas en la skriba formo. La plej okulfrapa diferenco estas la ijekaviŝ kaj ekaviŝ (la diversaj redonoj de la praslava vokalo jato): ijekaviŝ (kroata, bosna kaj parte serba) vs. ekaviŝ (serba en Serbio):
aliaj diferencoj:
GramatikoEn la kroata oni uzas pli ofte post helpverboj infinitivon, dum ke la serba kaj bosna uzas da (ke). Sed ambaŭ variantoj estas permesitaj. Ekzemple:
VortostokoDiferencoj en la bazvortoj al la serba:
Kelkaj nocioj diferencas ĉe genro:
Krom la malmulta diferenco en la bazvortoj ekzistas pli granda diferenco kompreneble ĉe adaptigo de la fremdaj vortoj:
Patro nia/Oče naš
Eksteraj ligiloj
|