Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj
La Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Human Rights Council, UNHRC) estas ekde 2006 la ĉefa interregistara korpo de la Unuiĝintaj Nacioj, pri ĉiuj aferoj rilataj al homaj rajtoj. La ĉefsidejo de la Konsilio estas en Ĝenevo, Svislando. Ĝia sekretariejo estas provizita per la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La Ĝenerala asembleo povas suspendi la rajtojn kaj privilegiojn de ajna konsilio- membro, kiu persiste faris krudajn kaj sistemajn malobservojn de homaj rajtoj dum la daŭro de sia membreco. La proceso por tia suspendo postulas la plimulton de la du-trionoj el la tut-voĉdonoj de la Ĝenerala asembleo[1]. Fakte la rezolucio stariganta la membrecon asertas ke: "kiam elektante membrojn de la Konsilio, membroŝtatoj konsideras la kontribuon de kandidatoj por la promocio kaj protekto de homaj rajtoj kaj ilian memvolajn promesojn kaj devontigojn streĉi al ĉi tiujn", kaj ke: "membroj elektitaj al la Konsilio konfirmos la plej altajn normojn en la promocio kaj protekto de homaj rajtoj". MembrojLa membroj de la Konsilioj estas 47 ŝtatoj elektitaj de la Ĝenerala asembleo per la absoluta plimulto por 3-jara daŭro, kaj ne tuj reelektiteblaj post du sinsekvaj mandatoj, ĉikaze ili devas atendi minimume ses jarojn antaŭ prezenti novan membrecon. Prezidantoj
Membroj elektitaj aŭ re-elektitaj por la periodo 2017-2019La memboj elektitaj por la periodo 2017-2019 estas la jenaj ŝtatoj[2] :
PridiskutadoEn 2015, Sauda Arabio kampanjis ĉe la Konsilio de la azia grupo de homrajtoj por iĝi ĝia reprezentanto kaj sukcesis pri tio[3]. Sekve, en septembro 2015, Sauda Arabio aliris la estron de la diplomataro dediĉita al la UN-homrajtoj, pro la regulo de turniĝanta estro inter ĝiaj kvin membroj; tiu estraro devas elekti la ekspertojn por observi kaj raporti pri la malrespektado de homrajtoj. Tiun estrecon forte kritikis diversaj asocioj batalantaj por homrajtoj; ili denuncis la traktadon, per kiu Sauda Arabio suferigas virinojn, malplimultojn kaj disidentojn[4][5][6]. Referencoj
|