Komuna bonoKomuna bono estas termino referencanta al diversaj nocioj. En la plej komuna nocio definitas la komuna bono aparta bono kiu estas partoprenata de ĉiuj membroj de aparta socio. Troviĝas difinoj pri la komuna bono ankaŭ en la filozofia kadro kiel en tiuj de la etiko, de la politika scienco, de la religio kaj de jurisprudenco. FilozofioEn la kampo de la filozofio la koncepto pri Komuna Bono oscile diversas. Ĝi, laŭ iuj filozofiaj fluoj, esprimas ideon, entaĵon aŭ alian aferon, kiu utilas por la tuta komunumo, Ekzemplas ĉi-rilate la stoikistaj filozofoj kiuj situigas la komunan bonon el la "logos" (racia energio) kaj en ties ordinanta agado kun ĝiaj publikaj harmonaj rezultoj. Laŭ aliaj filozofiaj pensadoj, male, la komuna bono estas intencata kiel la “bono de la plej granda parto”: Hegelo devenigas el tiu nocio ke la sola persono en sia individueco havas neniun socian gravecon: kion oponas filozofioj inspiriĝinta el kristanismo. Interesus esplori kaj rimarkigi la koincidojn kaj malsamecojn, pri la nocio de komuna bono, de Platono ĝis Aristotelo, de diversaj ideismoj, de marksismoj, de skolastikismo, pozitivismo, de la modernaj filozofioj... ktp. Ĝenerale ĉiuj nocioj pri komuna bono devenanataj el la filozofiaj penso-fluoj koincidas en la principo, laŭ kiu povas okazi ke la komuna bono postulu la oferon de unuopuloj por la savo de multaj: eĉ estas tia cirkonstanco, kiu distingas la komunan bonon el la aliaj bonaĵoj. Karakterizoj de la komuna bonoAntaŭ ol eniri tiujn sciokampojn, utilas konstati kiom multas kaj diferencas la proponoj pri komuna bono. Grandlinie: Precizigo: ankaŭ laŭ liberalismo ekzistas iuj bonoj nature komunaj (nature komuna bono de la familio, de la kunposedaĵo, de la socio), tamen tiuj proponantoj (kun esceptoj) asertas ke bonoj komunaj, por ĉiu persono, estas bonoj instrumentaj-interaj, dum la rezulta-fina bono de ĉiu persono estas nur lia, nome individua. Kroma ellaborado pri komuna bono laŭ Tomaso el AkvinoTiu koncepto estas ellaborata, en la filozofia-religia medio, de sankta Tomaso de Akvino en Summa Theologiae skribita kaj instruita de 1265 ĝis 1274, kiu diras, rilate la esencon de la leĝo, ke tiu ĉi “nenio alio estas ol priskribo, se rilatata al la komuna bono, promulgita de la subjekto gvidanta la komunumon” (I pars, q. 90, a. 4), asertante tiel ke la komuna bono estas ankaŭ la komuna celo. El la sama verko li aldonas ke “ĉar la leĝo sin konstituas referencante precipe al la komuna bono, ĉiu alia precepto sur aparta objekto ne povas havi veston de leĝo ĝis kiam ĝi ekreferencas al la komuna bono. Tial, ĉiuj leĝoj referencas al la komuna bono”. Politika sciencoKomunaj varoj aŭ komunaj rimedoj (en la angla commons) estas varoj uzataj de pluraj individuoj, pri kiuj ekzistas - pro diversaj kialoj - malfacilaĵoj de ekskludo kaj kies " konsumo " reduktas la eblecojn de uzado fare de aliaj: ili ĝenerale estas rimedoj sen limigoj pri aliro kaj nemalhaveblaj por homa postvivado. Kutime la ŝtatoj indikas la esencajn elementojn de la komuna bono en la Konstitucioj. ReligioAnkaŭ religio kuntrenas propran nocion pri komuna bono. teologoj kaj antropologoj rimarkigas la karakterizajn elementojn de ĉiu religio. La Katolika Eklezio ekzemple, en unu el siaj Konstitucioj fontintaj el la Dua Vatikana Koncilio, proponas la jenan difinon pri la komuna bono: “la amplekso de tiuj kondiĉoj de la socia vivo kiuj ebligas kaj al la grupoj kaj al la unuopuloj atingi sian perfektecon pli komplete kaj pli rapide”. (Gaudium et Spes, 26).[2] En la Katolika sociala doktrino estas subtenate ke la bono komuna, kaj ne nur rilate la materiajn aspektojn, realiĝas pli efike kaj konsistige per la respekto kaj funkciigo de la principo de subsidiareco kaj komplementeco. Edukado kaj scio kiel tutmondaj komunaj bonojScio estas la komuna heredaĵo de homaro. Scio, kiel edukado, devas do esti konsiderata tutmonda komuna bono. Se scio estas konsiderata nur tutmonda publika bono, atingebleco de ĝi estas ofte limigita.[3] La aktuala tendenco al la privatigo de produktado, reproduktado kaj disvastigo de scio kaŭzas seriozan zorgon. La komunaj scioj iom post iom estas privatigitaj tra leĝo kaj, pli specife, pro la reĝimo de rajtoj pri la intelekta propraĵo, kiu regas la scioproduktadon. La laŭgrada privatigo de la produktado kaj reproduktado de scio estas evidenta en la laboro de universitatoj, pensfabrikoj, konsultadaj firmaoj kaj eldonejoj. Rezulte, multo de la scio konsiderata publika bono, kaj apartenanta al la scio-komunaĵoj estas fakte privatigita. Estas perturbe, precipe kiam temas pri la ekologiaj kaj la medicinaj scioj de indiĝenaj komunumoj, kiuj estas alproprigitaj de tutmondaj entreprenoj. Iu rezisto al tia tendenco estas aperanta inter indiĝenaj popoloj. Rilate al la centra zorgo favora al daŭrigebla evoluo en ĉiam pli interdependa mondo, edukado kaj scio tial estu konsiderataj tutmondaj komunaj bonoj. Tio signifas, ke la kreado de scio, ĝia kontrolo, akiro, validigo, kaj uzo, estas komunaj al ĉiuj homoj kiel kolektiva socia klopodo. [4] Komunaĵo estas komprenata kiel valora rimedo havebla al ĉiuj, avantaĝo por la homaro kaj ne ekskluzivaj varoj por elito. Ĉi tio inkluzivas liveri librojn en malfermita atingo (aliro) kaj krei vere demokratiajn mekanismojn de cirkulado kaj distribuo. Ankaŭ akademiaj kunhavigaj platformoj kiel Academia.edu, ResearchGate aŭ WikiHow (populareduka) publikigas en blogo antaŭ ol lastatempaj esploroj trovas sian vojon al multekostaj revuoj kaj libroj, kiujn multaj studentoj, sed ankaŭ akademianoj en la Sudo, ne povas pagi. Bonas kaj utilas aperigi malnovajn tekstojn vaste haveblajn, sed la vera bezono de sciencistoj en granda parto de la mondo estas aliri la plej novajn materialojn, partopreni en daŭraj debatoj, adapti sian propran esploradon al tio, kio okazas aliloke. Ĝuste tio akademiaj eldonistoj klopodas malebligi. Multaj sciencistoj liveras senpagan laboron por tiuj eldonistoj, subskribas kontraktojn kun ili - kutime ne-intertrakteblajn - en kiuj ĉiuj rajtoj pri sia propra laboro estas transdonataj, akaparataj kaj privatigataj - kontraŭ DOI-numero kaj PDF. Kial ne oferti ĉion al la socio senpage (ekzemple pere de retejo) kaj kundividi ĝin sen limigoj kun iu ajn interesata, ne nur tiuj, kiuj pagis certan sumon por ĝi. En mondo kie scio estas pli vaste disponebla ol iam ajn, kaj samtempe pli ekskluziva kaj pli elitisma ol antaŭe, scio fariĝis batalkampo[5]. Bibliografio(angla) Ostrom, Elinor (1990), Governing the Commons. The Evolution of Institutions for Collective Action, Cambridge, Cambridge University Press. (itala)"La conoscenza come bene comune" (Scio kiel komuna bono) de Charlotte Hess kaj Elinor Ostrom, Bruno Mondadori, 2009 (itala) "Il bene comune" (La komuna bono) de Noam Chomsky, Editore Piemme, 2010 (itala) "Le Undici Regole del Bene Comune" (La dek unu reguloj de la Komuna Bono) de Amedeo Nigra, Edizioni Marketing Sociale. Vidu ankaŭKomunaj bonaĵoj (commons)
Referencoj
|