Komitato por Protektado de Ĵurnalistoj
La Komitato por Protektado de Ĵurnalistoj, en angla Committee to Protect Journalists (CPJ) estas usona sendependa neprofitcela, neregistara organizo, kun sidejo en Novjorko, kun korespondantoj tra la tuta mondo. La CPJ promocias gazetarliberecon kaj defendas la rajtojn de ĵurnalistoj. La Committee to Protect Journalists estis fondita en 1981 reage al la ĉikanado kontraŭ la ĵurnalisto el Paragvajo nome Alcibiades González Delvalle.[1] Inter 2002 kaj 2008, ĝi publikigis dujaran gazeton, nome Dangerous Assignments.[2] Ĝi publikigas ankaŭ ĉiujaran tutmondan esploradon pri gazetarlibereco nome Attacks on the Press.[3] Ekde 1992, la organizo kompilis ĉiujaran liston de ĉiuj ĵurnalistoj mortigitaj postene tra la tuta mondo.[4] Por 2017, ĝi informis, ke 46 ĵurnalistoj estis mortigitaj konekte kun sia laboro, kompare kun 48 en 2016 kaj 73 en 2015, kaj ke el tiuj mortigitaj 18 estis murditaj.[4] Notoj
Eksteraj ligiloj40° 44′ 52″ Nordo 73° 59′ 36″ Okcidento / 40.74769 °N, 73.99327 °U (mapo) |