Katedralo de Anio
Katedralo de Ani (armene Անիի մայր տաճար, Anii majr taĝar ; turke Ani Katedrali[1]) estas la plej granda konstruaĵo en Anio, ĉefurbo de mezepoka Bagratida Armenio, situanta en nuna orienta Turkio, ĉe la limo kun moderna Armenio[2][3]. Ĝi estis kompletigita komence de la 11-a jarcento de la arkitekto Trdat kaj estis la sidejo de la Katolikoso, la estro de la Armena Apostola Eklezio, dum preskaŭ duona jarcento[4]. En 1064, post la selĝuka konkero de Anio, la katedralo transformiĝis en moskeon. Ĝi poste estis denove uzata kiel armena preĝejo. Ĝi fine suferis damaĝon en tertremo de 1319 kiam ĝia konusa kupolo kolapsis. Poste, Anio estis iom post iom forlasita kaj la katedralo maluziĝis. La nordokcidenta angulo de la preĝejo estis forte damaĝita de tertremo en 1988[5]. La Katolikosejo estis translokigita al la Arkina distrikto, en la antaŭurboj de Anio, kaj en 990, la talenta arkitekto Trdat kompletigis la konstruaĵon de la katolikosa palaco kaj la katedralo de Anio. Ĝi estis fondita sub la ordono de Smbato la 2-a kaj estis kompletigita sub la patroneco de la edzino de la reĝo Gagiko la 1-a, reĝino Katranida. La katedralo estis dediĉita al la Feliĉega Virgulino. Pro la alta artokunmetaĵo la katedralo de Anio iĝis unu el la arkitekturaj majstraĵoj de tuta Armenio[6]. La katedralo estas konsiderata la plej granda kaj plej impresa strukturo de Anio. Ĝi estas kupola baziliko kun rektangula plano, kvankam la kupolo kaj la plej granda parto de ĝia subtena tamburo nun mankas. Ĝia uzo de pintarkoj kaj aretpilastroj estis vaste citita fare de akademiuloj por esti eble influinta, aŭ almenaŭ antaŭigi, gotikan arkitekturon. La katedralo, kune kun la tuta arkeologia loko de Anio, estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 2016[7]. NomojEn modernaj tempoj, la katedralo estas kutime referita en la armena kiel Անիի մայր տաճար, Anii majr taĝar kaj en la turka kiel Ani Katedrali, ambaŭ kun la signifo "katedralo de Ani"[8] . Historie ĝi tamen estis konata en la armena kiel as Կաթողիկե, Anii Katogike. La katedralo ankaŭ estas konata kiel Preĝejo Sankta Dipatrino de Ani (armene: Անիի Սուրբ Աստվածածնի եկեղեցի , Anii Surb Astvacacni jekegeci ; turke : Meryem Ana Katedral) kaj Granda Katedralo de Ani (Մեծ Կաթողիկե, Mec Katogike ; Büyük Katedral)[9]. HistorioFundamento kaj frua historioPost pli ol du jarcentoj da araba regado, Armenio akiris sendependecon sub la gvidado de la bagratida dinastio ĉirkaŭ 885. Reĝo Aŝot la 3-a igis Anion ĉefurbo en 961, post kio la urbo aperis kiel prospera urba centro kun 100.000 loĝantoj dum ĝia pinta glora epoko[10][11][12]. La konstruado de la katedralo komenciĝis en 989. La arkitekto Trdat estis komisiita de la bagratida reĝo Smbat la 2- a konstrui katedralon en la nova ĉefurbo de la armena reĝlando[13]. La konstruado estis haltigita kiam Smbat mortis en 989[14], laŭ surskribo sur la suda muro[15][9]. Dume, Trdat estis dungita por gvidi la riparojn de la kupolo de la Sankta Sofio en Konstantinopolo, kiu kolapsis pro tertremo. Trdat revenis el Konstantinopolo en 993. La konstruado estis daŭrigita kaj kompletigita fare de reĝino Katranide (Katramide), la edzino de reĝo Gagiko la 1-a, la frato de Smbat kaj posteulo[16][14]. Ĝi estis kompletigita aŭ en 1001 aŭ 1010. Laŭ Christina Maranci la ĝenerale akceptita dato de kompletiĝo estas 1001, sed ĝi eble etendiĝis ĝis 1010[17]. La kontraŭdiro baziĝas sur la legado de la surskribo de la norda muro de la katedralo[9]. La katedralo funkciis kiel la sidejo de la katolikoso, la estro de la Armena Apostola Eklezio ekde ĝia konstruado en 1001 ĝis la mezo de la 11-a jarcento (1046 aŭ 1051). Tiel, dum ĉirkaŭ duona jarcento Anio estis kaj la religia kaj politika centro de Armenio[18][19][20]. Arĝenta kruco origine staris sur ĝia konusa kupolo kaj kristala lustro, aĉetita de reĝo Smbat la 2-a al Barato, ĝi pendis en la katedralo[13]. En la 1010-aj jaroj, dum la regado de Katolikoso Sarkis la 1-a, apud la katedralo estis starigita maŭzoleo dediĉita al la virgulinoj forfuĝintaj el Romio sub la gvido de sankta Ripsime[21]. La maŭzoleo estis konstruita sur iuj el la restaĵoj de la virgulinoj alportitaj de Vagharŝapat (Eĉmiadzin). En la 1040aj-1050aj jaroj surskriboj estis forlasitaj sur la orientaj kaj okcidentaj muroj de la katedralo pri urbaj projektoj, kiel ekzemple restarigo de remparoj, instalado de akvotuboj kaj malpezigo de la impostŝarĝo super la loĝantoj de Anio[22][23].
Posta historioAnio kapitulacis antaŭ la Bizanca Imperio en 1045, kiu posedis ĝin ĝis 1064, kiam la urbon kaptis la selĝukoj, gvidataj de Alp Arslan[9]. Alp Arslan kaj liaj soldatoj faris sian unuan preĝon en Anio ĉe la katedralo. Sekve, la katedralo estis konvertita en moskeon kaj nomita Fetije Moskeo (turke:Fethiye Cami). Oficialaj turkaj fontoj ofte nomas ĝin per tiu nomo[27]. En 1124 duonluno estis metita sur la kupolon de la katedralo fare de la ŝadadida emiro de Ani. Responde, la armena loĝantaro petis al la reĝo Davido la 4-a de Kartvelio kapti Anion, post kio la katedralo revenis al kristana uzado[9]. Tamen, nur du jarojn poste, en 1126, Anio denove venis sub la regaĵon de la ŝadadidoj[28]. Dum la historiistoj de la 12-a jarcento Mĥitar Aneci, Samuel Aneci kaj filozofo Hovhannes Sarkavag deĵoris en la katedralo laŭ diversaj funkcioj. Mĥitar Aneci estis pli aĝa pastro de la katedralo en la dua duono de la 12-a jarcento. En 1198 Anio estis konkerita de la kartvelaj-armenaj Zakaridoj (Mĥargrdzeli) princoj, sub kies influo prosperis la katedralo. En 1213 la riĉa komercisto Tigran Honenc restarigis la tegolojn de la katedralo[29]. DekadencoLa longdaŭra malkresko de Anio komenciĝis en 1239 kiam mongoloj prirabis la urbon kaj buĉis ĝian loĝantaron. En 1319 ruiniga tertremo frapis Anion[30]. Ĝi rezultigis la kolapson de la konusa tegmento de la katedralo. Anio estis tute forlasita malfrue en la 18-a jarcento. La tamburo laŭdire kolapsis dum 1832 aŭ pro tertremo en 1840[31]. La nordokcidenta angulo de la katedralo estis forte damaĝita de tertremo en 1988 kun ĝia epicentro en la moderna norda Armenio. Ĝi rezultigis grandan gapantan truon. Laŭ VirtualAni ĝi ankaŭ kaŭzis "gravan damaĝon en la sudokcidenta angulo; antaŭ 1998 partoj de la tegmento ĉi tie komencis fali"[9]. Lavrenti Barseghjan skribis en 2003, ke la damaĝoj de la tertremo estis tiel grandaj, ke la tuta konstruaĵo kolapsus krom se tuje fortigita kaj restarigita[32]. Eksplodoj en ŝtonminejo sur la armena flanko de la limo, trans la rivero Aĥurjan, laŭdire kaŭzis iujn difektojn al la katedralo en la fruaj 2000-aj jaroj. Meze de junio 2001 "disiga eksplodo skuis la ejon ĝuste kiam grupo de usonaj armenoj kolektiĝis por preĝi ĉe la katedralo." Armena historiisto pri arkitekturo Samvel Karapetjan , kiu atestis la eksplodojn ĉe la armena flanko dum sia vizito al Anio en julio 2000, deklaris, ke la eksplodoj daŭris ĝis 2004/2005. Tamen turkaj akuzoj daŭris ĝis 2008. Laŭ artikolo en Hürriyetde Vercihan Ziflioğlu, nur en 2009 Armenio haltigis eksplodajn agadojn, laŭdire, post la plendo de Turkio ĉe la Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Lokoj (ICOMOS)[33]. ArkitekturoSuperrigardoLa katedralo estas kupola, centre planita baziliko. Laŭ Richard Krautheimer ĝi derivas sian planon de tiu de la katedralo de la 7-a jarcento de Talin, kun nur malgrandaj diferencoj. La kupolo estis apogita sur pendentivoj kaj staris sur la "intersekciĝo de kvar delikate ornamataj kolonoj levitaj kiel krucoforma dizajno kaj pintita kun frontonhavaj tegmentoj"[14]. En la interno, "izolitaj pilastroj dividas la spacon en tri navojn, kies navo finiĝas en orienta absido laŭflankita per du etaĝaj flankaj kapeloj." Sirarpie Der Nersessian rimarkis, ke ĝia interno imponas "per la harmonio de la proporcioj". Ŝi aldonis, "La blinda arkado kun maldikaj kolonoj kaj ornamitaj arkoj, la delikataj interplektoj ĉizitaj ĉirkaŭ la pordo kaj fenestroj aldonas la belecon de la ekstero"[34]. La katedralo estis konstruata ĉefe el flava, sed ankaŭ nigra kaj ruĝa polurita tofo, kio estas tipa vulkana ŝtono trovebla en la regiono. Ĝi havas tri enirejojn. La ĉefa estas sur la okcidenta flanko. La enirejoj ĉe la norda kaj suda flankoj, kvankam sekundaraj, estas same riĉe ornamitaj. Ĝiaj fenestroj estas mallarĝaj kaj longaj, kun ornamitaj kadroj[35].
La katedralo longas 34,3 metrojn kaj larĝas 24,7 metrojn. Origine staranta 38 metrojn alte, ĝi estis la plej alta strukturo de Anio. Ĝi estas tre granda laŭ la normoj de armena arkitekturo. Historiisto pri arkitekturo Murad Hasratjan sugestas ke ĝia relative granda alteco kaj riĉaj ornamaĵoj simbolas la revivigitan armenan ŝtatiĝon sub la bagratida dinastio. Christina Maranci sugestis tion, kion ŝi priskribas kiel "ekstreme provan" hipotezon, ke la relative granda proporcio de la katedralo eble estis "spegulbildo de la memoro de Trdat pri la vastaj kontinuaj spacoj" de Sankta Sofio en Konstantinopolo[36], kies kupolon li riparis. Tamen ĝi estas konsiderata malgranda se juĝate laŭ eŭropa normo, skribis HFB Lynch kaj aldonis, "ĝi tamen estas majesta konstruaĵo. Ĝi portas la spuron de tiu nedifinebla kvalito, beleco, kaj apenaŭ povas malsukcesi veki eksciton de ĝojo super la spektanto"[37]. Luigi Villari skribis en sia libro pri vojaĝoj en Kaŭkazio de 1906: "De malproksime ĝi ŝajnas esti nur simpla rektangula strukturo sen arkitekturaj pretendoj. Sed post pli proksima inspektado ĝi montriĝas konstruaĵo de vere granda beleco kaj de la plej perfektaj proporcioj"[38]. Scienca esploroLa katedralo estas ĝenerale konsiderata ĉefverko de armena arkitekturo. Ĝi estas la plej granda kaj plej impresa strukturo de Anio. Armen Kazarjan priskribas ĝin kiel la plej signifan strukturon de la tuta bagratida periodo. La katedralo estas konata pro siaj novaj dizajnaj elementoj[39] . Aŭtoroj de Tutmonda Historio de Arkitekturo skribis ke ĝi "meritas esti listigita inter la ĉefaj monumentoj de la epoko pro siaj pintaj arkadoj kaj arigitaj kolonoj kaj pilastroj". Josef Strzygowski argumentis ke la katedralo estas la plej valora atingo de armena arkitekturo el la eŭropa vidpunkto. David Marshall Lang skribis, ke la konstruaj teknikoj de la katedralo estas "multe antaŭ la nuntempa anglosaksa kaj normanda arkitekturo de okcidenta Eŭropo." H.F.B. Lynch skribis: "La impreso, kiun ni forprenas de nia enketo pri ĉi tiuj diversaj trajtoj, estas, ke ni estis prezentitaj al monumento kun la plej alta arta merito, indikante normon de kulturo, kiu multe antaŭis la nuntempajn normojn en la Okcidento". Sirarpie Der Nersesjan skribis ke ĝi "meritas esti listigita inter la gravaj ekzemploj de mezepoka arkitekturo". La Nova Internacia Enciklopedio[40] karakterizis ĝin kiel la "plej interesa preĝejo de Armenio". David Roden Buxton sugestis, ke la katedralo meritas multe pli da famo ol ĝi efektive havas. Richard Phené Spiers skribis en la Encyclopædia Britannica en la 11-a eldono (1911):
Imitaĵoj en armena arkitekturoLa ĉefa preĝejo de monaĥejo Marmaŝen (datita 988-1029) estas konsiderata miniaturo de la katedralo de Anio[41]. Richard Krautheimer skribis, ke la eksteraj muroj kaj de la preĝejo Marmaŝen kaj de la katedralo de Anio estas "artikitaj per blindaj arkadoj ripozantaj sur maldikaj kolonetoj, unuopaj aŭ duope". Estas signifaj strukturaj diferencoj inter ambaŭ. Stepan Mnacakanjan notis ke la similecoj estas limigitaj al la eksteraj ornamadoj ĉar ekzistas signifaj diferencoj en ĝiaj etaĝoj[42]. La baza plano de la katedralo de Sankta Savinto en Gjumri, finkonstruita en 1873, baziĝas sur la katedralo de Anio. Tamen, la katedralo estas signife pli granda ol la originala katedralo kaj ne estas ĝusta kopio de ĉi-lasta[43] . La blindaj arkadoj sur la tri absidoj de la Armena katedralo de Lvivo, aldonitaj iam antaŭ 1902, estas "surprize fidela reprodukto de analoga dekoracio" sur la eksteraj muroj de katedralo de Anio[44]. Rilatoj kun gotika arkitekturoKelkaj eŭropaj erudiciuloj, precipe erudiciuloj de la Proksima Oriento, sugestis, ke la uzo de pintaj arkoj kaj amasigitaj pilastroj en la katedralo influis la disvolviĝon de gotika arkitekturo. La teorio estis popularigita de Josef Strzygowski, kiu estis la unua eŭropano, kiu ĝisfunde studis armenan arkitekturon kaj metis Armenion en la centron de eŭropa arkitekturo. Strzygowski skribis en la Origino de Arto en kristana Eklezio[45] (1920): "Estas ĝojo, en preĝejo pli frua ol 1000 a.K., vidi la konstruiston, la kortegan arkitekton Trdat, portantan armenan arton tiel logike kaj tiel sukcese preter 'romaniko' al 'gotiko'". Pluraj erudiciuloj proponis ĉi tiun vidpunkton antaŭ Strzygowski. H.F.B. Lynch[46] en sia libro pri Armenio aperinta en 1901 sugestis, ke la katedralo havas "multajn el la karakterizaĵoj de la gotika stilo, pri kiuj ĝi establas la orientan originon". William Lethaby trovis la katedralon "strange okcidenta". Li skribis en Mezepoka Arto (1912), ke ĝi estas speciale rimarkinda ĉar ĝiaj pintaj arkoj, kunigitaj pilastroj, ripoj kaj kolonadoj respondas al la gotiko de cent jarojn poste[47]. Edith Browne skribis en 1912 ke la katedralo estas "specimeno de transiro al la gotika stilo"[48]. Ekzamenante la eblan influon de kaŭkaza arkitekturo en la Okcidento, David Roden Buxton skribis pri la katedralo de Anio en 1937:
Cecil Stewart rimarkis, ke la plej interesaj trajtoj de la katedralo estas ĝiaj "pintaj arkoj kaj volboj kaj la agregado aŭ kuplado de la kolonoj laŭ la gotika maniero." Por David Talbot Rice la katedralo estas "mirinde gotika en ĉiu detalo"[49][50] . David Marshall Lang argumentis ke la aspekto de pintarkoj kaj arigitaj pilastroj kune estas "konsiderita unu el la markoj de matura gotika arkitekturo"[51]. La teorio trovis subtenon ĉe armenaj arkitektur-historiistoj, kiel Toros Toramanjan, Tiran Marutuan, Murad Hasratjan. Rouben Paul Adaljan skribis, "la interno kun siaj pintaj arkoj kaj arigitaj pilastroj leviĝantaj al la riphavaj plafonaj volboj, inkluzivis novigojn, kies paraleloj aperus en gotika arkitekturo en Okcidenta Eŭropo jarcenton poste." Armen Der Kiureghjan skribis, ke la katedralo estas "signifa laŭ arkitektura vidpunkto, ĉar ĝi enhavas elementojn de gotika arkitekturo, t.e., kunigitajn kolumnojn kaj pintajn arkojn, multe antaŭ ol ili aperis en Eŭropo"[52]. Laŭ Monda Monumenta Fondaĵo la katedralo estas "ofte konsiderata fonto de inspiro por multaj el la ĉefaj ecoj de gotika arkitekturo, kiu fariĝis domina arkitektura stilo en okcidenta Eŭropo pli ol jarcenton poste". La Ambasadora Fondaĵo por Kultura Konservado sugestis, ke la katedralo "[portas] silentan atestanton pri la originoj de la okcidenta gotika stilo"[53] .
Art-historiisto Sirarpie Der Nersesjan malakceptis la postulatan "pra-gotikan" karakteron de la ogivaj arkoj de la katedralo de Anio, kiuj, ŝi argumentis, "ne plenumas la saman funkcion subtenante la volbon"[54] . Kvankam Adrian Stokes vidis la katedralon havi "iom da ekvilibro inter murarkitekturo kaj la linia gotiko venonta", li ne trovis "la senton por maso kaj spaco, kiu transfiksas lin ĉe Rimini aŭ la korto Quattro Cento de Luciano Laurana en la Palaco de Urbino". La retejo VirtualAni skribas, ke estas "neniu indico por indiki, ke estis ligo inter armena arkitekturo kaj la disvolviĝo de la gotika stilo en Okcidenta Eŭropo"[55]. Lucy Der Manueljan argumentas, ke estas dokumentitaj pruvoj pri la ĉeesto de armenoj en Okcidenta Eŭropo dum la Mezepoko, kiuj povus porti ĉi tiujn informojn al Okcidento[56]. Konservaj klopodoj kaj polemikoAnio estas listigita ĉe la World Monuments Watch fare de World Monuments Fund ekde 1996. En majo 2011 la WMF kaj la turka Ministerio pri Kulturo lanĉis tion, kion ili nomas konservada projekto, temigante la katedralon kaj la proksiman Preĝejon de la Liberiganto. La projekto estas financita de la Ambasadora Fonduso por Kultura Konservado de la Usona Departemento de Ŝtato. Antaŭ la projekto ŝtalstrukturo estis instalita ĉirkaŭ la katedralo, onidire kun la celo malhelpi ĝiajn fenditajn grejsajn murojn kolapsi. La WMF kaj ĝia turka partnero, la NRO Anadolu Kültür, diras, ke ili laboros pri "stabiligo kaj protekto" de la katedralo[57]. Turka ministro pri kulturo Ertuğrul Günay deklaris "Ni esperas, ke doni novan vivon al la restaĵoj de iamaj splendoraj konstruaĵoj, kiel la katedralo kaj preĝejo de Anio, alportos novajn ekonomiajn ŝancojn al la regiono". Armenaj oficialuloj respondis kun skeptiko. Laŭ Gagik Gjurĝjan, prezidanto de ICOMOS-Armenio, la turka Ministerio pri Kulturo malakceptis la preparan interkonsenton inter Anadolu Kültür kaj la armena flanko por dungi armenajn spertulojn pri restarigaj laboroj[58]. Osman Kavala, prezidanto de Anadolu Kültür, deklaris, ke la manko de formalaj dulandaj rilatoj inter Armenio kaj Turkio eble malhelpis armenajn spertulojn esti enmetitaj en la projekton. Kavala deklaris en intervjuo (2011) ke laŭtakse 1 miliono da usonaj dolaroj estos elspezita por la projekto, kiu estis planita por la jaro 2012 kun tuta longdaŭro de 4 jaroj[59]. Yavuz Özkaya, arkitekto, kiu partoprenis en la projektoj realigitaj en Anio, deklaris en marto 2014, ke studoj pri konservado kaj restarigo de la katedralo finiĝis kaj ili komencis esti efektivigitaj. Ĉi tiuj verkoj inkluzivis liberigi la tegmentojn, instali provizoran strukturon ĉe la disiga punkto inter la okcidentaj kaj sudaj muroj, plifortigi, taŭgan kompletigon de tegmentaj tegoloj kaj fari preventajn rimedojn[60] . La arkeologia loko de Anio estis enskribita kiel Monda Heredaĵo de Unesko la 15-an de julio 2016. Laŭ art-historiisto Heghnar Watenpaugh la aldono "certigus signifajn avantaĝojn en protekto, esplorado kaj financado"[61]. En aprilo 2018 Necmettin Alp, direktoro de la Muzeo Kars, deklaris, ke restaŭrolaboroj en la katedralo komenciĝos post unu monato[62]. PolitikoEn 1989 serio de eventoj sub la titolo "La Gloro de Anio" memoriganta la jarmilon de la Katedralo de Anio okazis en Usono, subvenciita de la Orienta Prelato de la Armena Apostola Eklezio de Usono. Simpozio okazis ĉe la Nov-Jorka Historia Societo la 21-an de oktobro 1989. La 23-an de julio 2008 turka prezidanto Abdullah Gül vizitis Anion kaj la katedralon[63]. En junio 2011 la diplomiĝo-ceremonio de diplomiĝantaj kaj bakalaŭraj studentoj de la Historia Fako de la Erevana Ŝtata Universitato okazis ĉe la katedralo. De tiam diplomiĝaj ceremonioj de iuj fakoj de la EŜU okazis ĉe la katedralo. Popoldanca direktoro Gagik Ginosjan kaj lia edzino, kune kun iliaj amikoj, aranĝis geedziĝon en la katedralo. La 10an - 12an de septembro 2011 esploristoj de la Esplorcentro Ŝirak-Armenologio de la Nacia Akademio de Sciencoj de Armenio pilgrimis al la katedralo, kie ili faris sciencajn legaĵojn pri historio de Anio[64] . En februaro 2020 video aperis interrete, en kiu virino kantis mejanan muzikon sur la altaro de la katedralo dum Pervin Ersoy, la edzino de Mehmet Ersoy, turka ministro pri kulturo kaj turismo, estis montrita starante en la homamaso kaj aplaŭdante[65]. 2010, islama preĝoLa 1-an de oktobro 2010 islama preĝo estis farita en la katedralo de membroj kaj subtenantoj de la ekstremdekstra Partio de Naciisma Movado. La formala okazo estis memorfesto de la selĝuka konkero de Anio en 1064, sed ĝi estis vaste rigardata kiel naciisma reprezalio pro la kristana meso[66] , la unua post la Armena genocido de 1915, en la Katedralo de Aĥtamar ĉe Lago Van la 19-an de septembro. Proksimume du mil homoj, inkluzive de altrangaj membroj de la Partio de Naciisma Movado[67], kiel ekzemple partiestro Devlet Bahçeli, partoprenis la preĝon. La homamaso svingis turkajn flagojn kaj skandis Allahu Akbar antaŭ ol preĝi en kaj ĉirkaŭ la katedralo. Ilin akompanis militista marŝbando otoman-stila. La preĝo estis rajtigita de la Turka Ministerio pri Kulturo, kaj partoprenis kredantoj el Azerbajĝano kiuj vive elsendis per tri azeraj televidaj kanaloj[68]. La preĝo estis vaste denuncita pro ĝia politika naturo. Deputito de la reganta AKP nomis ĝin kontraŭleĝa "politika spektaklo" ligita kun la Aĥtamar-meso, dum art-historiisto Heghnar Watenpaugh priskribis la okazaĵon kiel ekzemplon de "politika sceneja metio." Laŭ Aris Nalcı de la turka-armena ĉiutaga gazeto Agos ĝi estis "adresita al turkoj, anstataŭ al armenoj"[69]. Laŭ komento preparita de la Yapı Kredi Bank Economic Research, "la sceno aspektis mallerta al granda plimulto de turkoj"[70]. Kolumnisto ĉe Hürriyet Daily News Yusuf Kanlı priskribis ĝin kiel "provon [de Bahçeli] svati kaj gajni reen la perditan naciisman-konservativan voĉdonon." Turk-armena ĵurnalisto Markar Esajan skribis en Taraf[71], ke tio, kion Bahçeli faris ĉe Anio, estis "fakte ekspluatado de religio"[72]. La Armena Apostola Eklezio, en eldonita deklaro, akuzis la turkajn aŭtoritatojn pri "detruado de armenaj monumentoj kaj misuzado de historiaj armenaj sanktaj lokoj kaj kulturaj trezoroj"[67]. Fakulo pri arkitekturo Samvel Karapetjan komentis sarkasme: "Ni nun havas kialojn feliĉajn. Dum jarcentoj niaj preĝejoj estis profanitaj kaj transformitaj en necesejojn, dum nun ili nur faras namaz [ sic ]"[73]. Galerio
Referencoj
|