Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Kantono Ĝenevo

Kantono Ĝenevo

emblemo

Blazono de Kantono Ĝenevo
La kantono, vidata de La Barillette
kantono de Svislando
Ĉefloko Ĝenevo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1815
Oficialaj lingvoj  franca lingvo
Oficiala mallongigo  GE
Nombro de loĝantoj 451083  (2008-09-30)
Areo 282 km²
Loĝantardenseco 1587 loĝantoj/km²
Geografia situo CH1903: 501800 / 119304 (mapo)46.2186.166Koordinatoj: 46° 13′ N, 6° 10′ O; CH1903: 501800 / 119304 (mapo) f1

Map

Situo de Kantono Ĝenevo en Svislando
Mapo de la Kantono Ĝenevo
vdr
La komunumoj de Kantono Ĝenevo
Kampara ĝeneva pejzaĝo apud Avusy

La Kantono Ĝenevo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj.

Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 499 480 loĝantoj sur areo de 282,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 768 loĝantoj/km². Ĝia sidejo estas la urbo Ĝenevo.

Nomo

La oficiala nomo de la kantono estas Respubliko kaj Kantono Ĝenevo (en la franca lingvo: République et Canton de Genève; en la germana lingvo: Republik und Kanton Genf; en la itala lingvo: Repubblica e Canton Ginevra; en la romanĉa lingvo: Republica e Chantun Genevra; en la angla lingvo: Republic and Canton of Geneva).

Lingvoj

La oficiala lingvo de Kantono Ĝenevo estas la franca.

Geografio

Kantono Ĝenevo formas la plej sudokcidentan finon de Svislando. Ĝi estas preskaŭ komplete ĉirkaŭigita de Francio. La kantono disponas pri 103 kilometra limo al la francaj departementoj Ain kaj Haute-Savoie kaj nur 4,5 kilometra limo al la svisa Kantono Vaŭdo.

La Kantono situas ĉe la sudokcidenta fino de la Lago Lemano, kie la rivero Rodano elfluas el ĝi direkte al Mediteraneo. La alia grava rivero en Kantono Ĝenevo estas Arve, kiu alfluas al Rodano en la kantonĉefurbo Ĝenevo alfluante de Chamonix. La kantono situas en la tiel nomita Ĝeneva Baseno (en la franca lingvo Cuvette Genevoise) inter la Ĵurasa montaro en nordo kaj la Alpoj en sudo.

Historio

La Kantono Ĝenevo estis kreita en la jaro 1815 el la urbo Ĝenevo, ties servutaj teritorioj kaj el la iamaj francaj kaj savojaj teritorioj, kiujn al ĝi aljuĝis al Viena Kongreso. La aristokrata reĝimo de Ĝenevo konservis sian povon ankoraŭ ĝis la liberala revolucio la 7-an de oktobro 1846. En la sekvanta jaro Ĝenevo donis al si novan kantonan konstitucion kaj akceptis en la jaro 1848 la novan federacian konstitucion de Svislando. Ek de tiam Ĝenevo apartenis al la liberalaj kantonoj de Svislando.

Komunumoj

La kantono Ĝenevo konsistas el 45 komunumoj. La aŭtonomiaj rajtoj de la ĝenevaj komunumoj estas tamen kompare al la komunuma aŭtonomio en Alemanio relative modesta.

La plej gravaj komunumoj

Komunumo Loĝantoj
Bernex 9463
Carouge 19114
Chêne-Bougeries 10148
Chêne-Bourg 7886
Collonge-Bellerive 7346
Ĝenevo 185726
Lancy 27548
Le Grand-Saconnex 10607
Meyrin 20793
Onex 17328
Plan-les-Ouates 9605
Thônex 13251
Vernier 32038
Versoix 12468
Veyrier 9677

(stato je la 31-a de decembro 2007)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Flago de Svislando
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9