Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Kampanjo de Salomonoj

Mapo de Salomonoj.

La Kampanjo de Salomonoj estis grava kampanjo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La kampanjo komenciĝis per japanaj surteriĝoj kaj okupado de kelkaj areoj en la Britaj Salomonoj kaj en Bougainville, en la Teritorio de Nov-Gvineo, dum la unuaj ses monatoj de 1942. La japanoj okupis tiujn lokojn kaj komencis la konstruadon de kelkaj ŝip- kaj aviadil-bazoj kun la celoj protekti la flankon de la japana ofensivo en Nov-Gvineo, establante sekurecan barieron por la ĉefa japana bazo en Rabaul en Nova Britio, kaj havigante bazojn por malhelpi liveradon inter la potencoj de Aliancanoj de Usono, Aŭstralio kaj Novzelando.

Novzelandaj soldatoj surteriĝas en Baka Baka, Vella Lavella, por anstataŭi la usonajn trupojn la 17an de Septembro 1943.
Usonaj soldatoj sur la aviadilŝipo Enterprise preparantaj aeroperacon en Suda Pacifiko la 24an de Oktobro 1942 por la Batalo ĉe insuloj Santa Cruz.

La Aliancanoj, por defendi sian komunikajn kaj liverigajn liniojn en Suda Pacifiko, subtenis kontraŭofensivon en Nov-Gvineo, izoligis la japanan bazon en Rabaul, kaj kontraŭatakis la japanojn en la Salomonoj pere de surteriĝoj en Guadalcanal (vidu artikolon Kampanjo de Guadalcanal) kaj en malgrandaj najbaraj insuloj en la 7a de Aŭgusto 1942. Tiuj surteriĝoj iniciatis serion de kombin-armaj bataloj inter ambaŭ kontraŭantoj, dekomence per la surteriĝo en Guadalcanal kaj plue per kelkaj bataloj en centraj kaj nordaj Salomonoj, en kaj ĉirkaŭ la insuloj Nov-Georgio kaj Bougainville.

Per eroda kampanjo luktita surtere, surmare kaj en aero, la Aliancanoj elĉerpis la japanojn, okazigante neanstataŭeblajn perdojn en la japanaj militistaj havaĵoj. La Aliancanoj rekaptis kelkajn el la Salomonoj (kvankam la rezistado pluis ĝis la fino de la milito), kaj ili ankaŭ izoligis kaj neŭtraligis kelkajn japanajn poziciojn, kiuj estis poste preterpasitaj. La Kampanjo de Salomonoj poste konverĝis en la Kampanjo de Nov-Gvineo.

Bataloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9