Joshua Slocum

Joshua Slocum
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1844 (1844-02-20)
en Mount Hanley, Nov-Skotio
Morto 14-an de novembro 1909 (1909-11-14) (65-jaraĝa)
en Atlantiko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Joshua Slocum
Okupo
Okupo esploristo
longdistanca kapitano
verkisto
marvojaĝanto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Joshua SLOCUM (naskiĝis la 20-an de februaro 1844 [1] en Nov-Skotio – mortis je aŭ baldaŭ post la 14-a de novembro 1909) estis kanad-naskita usona maristo, aventuristo kaj fama verkisto. En 1900 li verkis pri sia vojaĝo, Sailing Alone Around the World (Velante sole ĉirkaŭ la mondo), kiu fariĝis internacia furorlibro. Li malaperis en novembro 1909 dum li estis sur sia ŝipo, la Spray.

La ĉirkaŭnavigado

La 24-an de aprilo 1895, Slocum ekvelis de sia hejmhaveno Bostono, Masaĉuseco. Li unue kompletigis sian vojaĝon en havenoj laŭlonge de la usona orienta marbordo kaj poste, en majo 1895, velis de Yarmouth en Atlantikon, komence planante orienten ĉirkaŭnavigadon de la globo tra la Sueza Kanalo. Li atingis Ĝibraltaron la 4-an de aŭgusto, pasante tra Horta sur la acora insulo Fayal. Tie, li konvinkiĝis, ke la suda Mediteraneo estas tro danĝera por sola velisto pro la persista piratado kaj decidis ĉirkaŭnavigi la globon okcidenten en la Suda Hemisfero.

De Ĝibraltaro, li ekvelis sudokcidenten, preterpasante la Kanarian insulon Fuerteventura kaj la Kabverdajn insulojn, transirante la ekvatoron, kaj atingante Pernambukon en Brazilo la 5-an de oktobro. Post pliaj haltoj en Rio-de-Ĵanejro, Montevideo kaj Bonaero, li velis al Punta Arenas en la perfida Magelana Markolo kaj de tie atingis la Pacifikan Oceanon ĉe Kabo Pilar la 3-an de marto 1896. Tie, li estis repelita de ŝtormo kaj povis forlasi la marbordon nur kvardek tagojn poste, la 13-an de aprilo.

Tra Robinson-Insulo kaj Samoo, Slocum atingis Novkastelon, Aŭstralion, la 1-an de oktobro 1896. Li restis tie dum pli ol ses monatoj, vizitante Sidnejon, Melburnon kaj Tasmanion, antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon la 16-an de aprilo 1897. Li sekvis la orientan marbordon de Aŭstralio laŭlonge de la Granda Barilrifo, velis tra la Toresa Markolo, transiris la sudan Hindan Oceanon tra Kristnaskinsulo, la Kokosinsuloj, Rodriges kaj Maŭricio, kaj atingis Port Natal, Sud-Afrikon, la 17-an de novembro 1897. Li ĉirkaŭiris la Kabon de Bona Espero kaj, post restado en Kaburbo, denove velis la 26-an de marto 1898, por transiri Atlantikon en nordokcidenta direkto.

Lia vojaĝo kondukis lin tra Sankta Heleno kaj Ascension, preter Trinidado, tra Grenado kaj Dominiko al Antigvo, kiun li atingis la 1-an de junio 1898. La fina etapo kondukis lin rekte al Newport, Rod-Insulo, kie li alvenis la 27-an de junio 1898. En tri jaroj kaj du monatoj, Slocum velis sola pli ol 46,000 mejlojn, ĉirkaŭnavigante la teron.

Lasta vojaĝo kaj malapero

La velŝipo "Spray"

La 14-an de novembro 1909, Joshua Slocum, intencante entrepreni relative mallongan vojaĝon, ekvelis de Martha's Vineyard sur la Spray, direktiĝante al Sudameriko. Ekde tiu tago, neniu plu aŭdis de li. Neniu certe scias, kio okazis al la sperta maristo kaj la jakto, kiu montris bonegan ŝiptaŭgecon dum sia ĉirkaŭnavigado. Laŭ unu teorio, Slocum mortis survoje pro sia progresinta aĝo, kaj la jakto, senkontrola, sinkis. Alia teorio estas, ke la jakto koliziis kun pli granda vaporŝipo en malbona videbleco, kaj ĝia ŝipanaro simple ne rimarkis pro la eta grandeco de la jakto (la Spray estis nur 37 futojn longa, aŭ iom pli ol 11 metroj). Tamen, precizaj informoj pri la sorto de Joshua Slocum estas nekonataj. Nur unu afero estas konata certe: post velado la 14-an de novembro, nek la Spray nek ĝia kapitano estis viditaj denove.

Ĉar la celita kurso de Slocum estis en la najbareco de Bermudo, lia malapero ofte estas konsiderata unu el la okazaĵoj asociitaj kun la mistero de la tiel nomata Bermuda Triangulo.

Referencoj

  1. Slocum, Charles Elihu. (1882) A Short History of the Slocums, Slocumbs and Slocombs of America 1. Syracuse, NY: Charles Elihu Slocum, p. 542, 551.

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.