Insularo Juan Fernández
La Insularo Juan Fernández aŭ la Fernandezoj estas ĉilia arkipelago ĉ. 670 km for de la ĉilia kontinento je 33° 40' S, 78° 50' U Mapo, proks. samlatitude kun la urbo Valparaíso. La arkipelago konsistas el la sekvaj insul(et)oj:
La insuloj administracie apartenas al la regiono Valparaíso. Robinson Crusoe estas la nura loĝata insulo kun 633 loĝantoj (censo 2002), de kiuj 598 loĝas en la vilaĝo San Juan Bautista je la norda flanko de la Cumberland golfeto. La insuloj precipe disfamiĝis pro la restado de la maristo Alexander Selkirk (Aleksandro Selkirk) dum kvar jaroj. La verkisto Daniel Defoe estis inspirita pro tio kaj verkis sian libron Robinson Crusoe. FaŭnoNur en tiu insularo kaj en la Malfeliĉaj Insuloj nestumas la endanĝerita birdospecio Defilipia petrelo, dum la Longbeka petrelo reproduktiĝas nur en Juan Fernández. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |