Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

John Wyclif

John Wyclif
Persona informo
John Wycliffe
Naskiĝo inter 1320 kaj 1330
en Hipswell
Morto 31-an de decembro 1384 (1384-12-31)
en Lutterworth
Religio protestantismo vd
Lingvoj latinaanglameza angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Merton
Reĝina Kolegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
tradukisto de Biblio
filozofo
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, teologio, traduko kaj sacerdoteco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
John Wyclif en sia ateliero

John WYCLIF (aŭ Wycliffe, Wycliff, Wickliffe, Wiclef) [wik'lif]; esperantigita Johano Viklifo (naskiĝis inter 1320 kaj 1330, mortis la 31-an de decembro 1384) estis angla profesoro kaj favorito de la kortego. Li iniciatis tradukon de la latina Biblio, la Vulgato, en la anglan, la Biblio de Wyclif (1395). Lia doktrino estis pra-protestanta: li dubis pri la transsubstancigo de la pano kaj vino de komunio kaj pri la aŭtoritato de la papo.

Wyclif estis profesoro de teologio kaj filozofio ĉe la universitato Oxford. Ekde 1377 li skribis en la latina (ekz., la Trilogus) kaj en la angla lingvo kontraŭ la doktrino de la Katolika Eklezio, precipe kontraŭ transsubstancigo. Wyclif instruis, ke la Biblio, ne la eklezio, estas la plej supera aŭtoritato kaj la graco de Dio estas havebla ekster la eklezio.

Wyclif estis kondamnita kiel herezulo en 1380. Kvankam liaj "malriĉaj pastroj" estis persekutitaj, Wyclif mem ne estis. Lia disĉiplo estis John Ball, kiu partoprenis en la kamparanaj ribeloj, kiuj ekis ĉirkaŭ 1356 kaj daŭris ĝis 1381.

Kromnomo de Wyclif estas "la matenstelo de la Reformacio". Kvankam Wyclif ne konvertis sian landon al protestantismo, li influis je Jan Hus, kiu siavice influis Luteron.

Verkaro

  • The Last Age of the Church ("La lasta erao de la eklezio"), (1356) atribuita
  • De Logica ("Pri la logiko") 1360
  • De Universalibus ("Pri la universo") 1368
  • De Dominio Divino (Pri la dia regado"), (1373)
  • De Mandatis Divinis ("Pri la dia mandato"), (1375)
  • De Statu Innocencie ("Pri la kondiĉo de senkulpeco"), (1376)
  • De Civili Dominio ("Pri la civila regado"), (1377)
  • Responsio ("Respondoj"), (1377)
  • De Ecclesia ("Pri la eklezio") 1379
  • De veritate sacrae scripturae ("Pri la vereco de la sankta skribaĵo") 1378
  • On the Pastoral Office ("Pri la pastorala ofico"), 1378
  • De apostasia ("Pri la apostateco") 1379
  • De Eucharistia ("Pri la eŭkaristio") 1379
  • Objections to Friars ("Obĵetoj al la monaĥoj"), (1380)

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9