Johano la 3-a (Bretonio)
Johano la 3-a la Bona (naskiĝinta la 8-a de Marto 1286 en Châteauceaux, nun Champtoceaux kaj mortinta la 30-a de Aprilo 1341 en Caen), filo de Arturo la 2-a de Bretonio kaj de ties unua edzino Maria de Limoges, vicgrafino de Limoges, estis duko de Bretonio (1312-1341), kaj grafo de Richmond (1334-1341). BiografioEkde sia dukiĝo, li provis kontesti la legitimecon de la edziĝo de sia patro kun Jolanda de Dreux, poste komencis longa proceso kontraŭ ŝi por la heredo de Arturo la 2-a. En 1315, li partoprenis kampanjon de Ludoviko la 10-a kontraŭ Flandrio. Li estis fidela al la reĝoj de Francio kaj batalis flanke de Filipo la 6-a de Valezio en la Batalo de Cassel en 1328, kie li estis vundita. En 1316, li modifis sian blazonon por ermenplena blazono, kiu estas ankoraŭ nun uzata por reprezenti Bretonion. Sen infano sed ŝarĝita per duonfrato (filo de sia malamata bopatrino) kiel probabla heredanto, li pensis pri testamentado de la duklando al la reĝo de Francio. Liaj regnanoj oponis tion, kaj li tiam edzinigis sian nevinon Johana de Pentievro al Karolo de Blezo, nevino de la reĝo de Francio Filipo la 6-a. En 1338, li sendis sian ŝiparon al la Batalo de Écluse subtene al tiu de la reĝo de Francio, sed tiuj estis detruitaj de la angloj. Survoje por kuniĝi al Filipo la 6-a, li mortis en Caen en 1341[1] revene de Flandrio. Lia rifuzo decidi pri heredonto por la duklando estis la kaŭzo de la hereda milito de Bretonio, kiu komenciĝis kun lia morto. Informoj pri liaj edziĝojLa duko Johano la 3-a havis tri edzinojn sed neniun filon li havis en tiuj tri geedziĝoj.
AneksaĵojNotoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|