Jet Force Gemini
| Jet Force Gemini | |
|---|---|
| Disvolvo | Rare |
| Eldoninto | Rare |
| Direktoro | Lee Schuneman Paul Mountain |
| Muziko | Robin Beanland |
| Produktoro | Stamper brothers |
| Dato de lanĉo | NA : 11-a de oktobro 1999 EŬ : 29-a de oktobro 1999 |
| Platformo | Nintendo 64 |
| Ĝenro | Pafa, platforma |
| Ludomaniero | 1-4 ludantoj |
| Regilo | ludregilo |
| ESRB-klasifiko | Teen (Adoleskuloj) |
Jet Force Gemini estas triapersona pafa videoludo eldonita kaj evoluigita de Rare por la videoluda konzolo Nintendo 64 en 1999. La ludo sekvas tri membrojn de galaksia leĝdeviga teamo, kiuj provas haltigi hordon da dronoj gvidataj de insektaspekta estaĵo nomata Mizar. La ludo proponas unuludantan moduson, en kiu la ludanto devas esplori galaksion kaj savi la Tribals, rason de postvivantoj sklavigitaj kaj malliberigitaj de Mizar, kun forta emfazo al pafado kontraŭ multaj malamikoj evitante iliajn atakojn. La ludo ankaŭ inkluzivas multludantan moduson por du ĝis kvar ludantoj, kiuj povas konkuri en klasikaj mortbatalaj maĉoj.
Inspirita de klasikaj arkadludoj de la 1980-aj jaroj kaj de pli modernaj titoloj de sia tempo, kiel Super Metroid kaj Super Mario 64, Jet Force Gemini kombinas elementojn de pafa videoludo kaj de la agada-aventura ĝenro. Verkoj kiel Aliens, Stargate kaj Battle of the Planets estis ĉefaj influoj. La ludo ricevis ĝenerale pozitivajn recenzojn de kritikistoj. Oni laŭdis la detalajn grafikaĵojn kaj la longdaŭrecon, kvankam kritikoj estis direktitaj al la konfuzaj kontroloj kaj la postulo savi ĉiujn Tribals por plene fini la ludon. En 2015, Jet Force Gemini estis inkluzivita en la kompilado Rare Replay por Xbox One, kaj ĝi estis rereeldonita per la servilo Nintendo Classics en 2023.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

