Super Mario 64
| Super Mario 64 | |
|---|---|
| Disvolvo | Nintendo Entertainment Analysis & Development |
| Eldoninto | Nintendo |
| Distribuo | Nintendo eShop |
| Direktoro | Mijamoto Ŝigeru |
| Muziko | Koji Kondo |
| Serio | Super Mario |
| Platformo | Nintendo 64 |
| Ĝenro | 3D platform game |
| Ludomaniero | unuludanta videoludo |
| Regilo | ludstirilo |
| PEGI-klasifiko | PEGI 3 |
| ESRB-klasifiko | Infanoj ĝis adoltoj |
Super Mario 64 (スーパーマリオ64 Sūpā Mario Rokujūyon?) estas platforma videoludo kreita kaj publikigita de Nintendo por la videoludilo Nintendo 64 en 1996. Ĝi estas la unua ludo de la serio Super Mario, kiu okazas en tridimensia mondo. Kun Pilotwings 64, ĝi estas unu el la unuaj videoludoj de Nintendo 64. Ĝi aperis en Japanio en la 23-a de Junio 1996, kaj poste en Nord-Ameriko, Eŭropo kaj Aŭstralio. Per pli ol 11 milionoj da unuoj venditaj, ĝi estas unu el la plej venditaj ludoj de Nintendo 64.[1][2] En 2004, La ludo estis refarita al plibonigita versio por Nintendo DS, nomita Super Mario 64 DS.
En la ludo, la ĉefrolulo Mario esploras la kastelon de la princino Peach, kaj devas savi ŝin el la ĉefa malamiko Bowser. Super Mario 64 estas unu el la unuaj tridimensiaj plataĵaj ludoj. Ĝi okazas en malfermita mondo, kiun la ludanto povas libere esplori laŭ la tri dimensioj. La ludo estas dividata en mondoj, en kiuj diversaj misioj estas disponeblaj por atingi stelon. Sufiĉe da steloj estas bezonataj por esplori novajn mondojn kaj fini la ludon.
La ludo multe influas la ludtipon de tridimensia plataĵa ludo. Ekzemplo de influo estas la libera kaj memadaptiĝanta kamerao, kiu povas iri ĉirkaŭ Mario laŭ la volo de la ludanto aŭ laŭ la medio.[3][4][5]. La ludo estas ofte konsiderata kiel unu el la plej bonaj kaj influaj videoludoj.[6][7][8][9]
Referencoj
- ↑ (2008-03-11) “Hardware: Best-Sellers by Platform”, Craig Glenday: Guinness World Records Gamer's Edition 2008, Guinness World Records. Guinness. ISBN 978-1-904994-21-3.
- ↑ Sidener, Jonathan (2007-09-25) Microsoft pins Xbox 360 hopes on 'Halo 3' sales. The San Diego Union-Tribune. Alirita 2007-10-29 .
- ↑ The Essential 50 Part 36: Super Mario 64. 1UP.com. Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita 2006-10-21 .
- ↑ 15 Most Influential Games of All Time. GameSpot. Arkivita el la originalo je 2009-03-07. Alirita 2006-07-03 .
- ↑ N64 Reader Tributes: Super Mario 64. IGN. Arkivita el la originalo je 2006-10-19. Alirita 2006-10-21 .
- ↑ IGN's Top 100 Games of All Time. IGN (2007). Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2008-02-02 . Arkivigite je 2012-02-16 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-16. Alirita 2017-10-21 .
- ↑ (August 2001) “Top 100 Games of All Time”, Game Informer, p. 36.
- ↑ The 100 Greatest Computer Games of All Time. Yahoo! Games. Arkivita el la originalo je 2012-02-20. Alirita 2008-02-02 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-27. Alirita 2017-10-21 .
- ↑ Fall 2005: 10-Year Anniversary Contest — The 10 Best Games Ever. GameFAQs. Arkivita el la originalo je 2007-02-20. Alirita 2007-01-26 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

