MobyGames

MobyGames
retejo
social cataloging application (en) Traduki
video game database (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1-a de marto 1999 - nekonata/nuntempe
Sidejo Usono
Posedata de Atari SA vd
TTT Oficiala retejo
vdr

MobyGames estas komerca retejo, kiu katalogas informojn pri videoludoj kaj videolud-rilataj homoj aŭ kompanioj per amaskunlaboro. Ĝi referencas preskaŭ 300,000 ludojn por centoj da malsamaj platformoj.[1] La retejo estas subtenata de reklamoj kaj de malgranda nombro de uzantoj, kiuj pagas por fariĝi patronoj.[2] Ĝi estis fondita en 1999. La posedanto de la retejo ŝanĝiĝis plurajn fojojn. Ĝi estas nuntempe posedata de Atari SA.

Enhavo

La datumbazo origine temis pri PC-ludoj. Post du jaroj, videoludiloj kiel PlayStation estis aldonitaj. Pli malnovaj sistemoj estis same aldonitaj poste. Kovrado de arkadaj videoludoj aperis en januaro 2014, samkiel ĉefkomputilaj ludoj en junio 2017.[3]

Redaktoj kaj submetoj spertas malrapidan konfirmprocezon fare de volontulaj "aprobistoj". La aproba procezo povas varii inter kelkaj minutoj, tagoj kaj monatoj.[4] La plej ofte uzataj fontoj estas la retejo de la videoludo, pakaĵoj, kaj kreditekranoj. Estas publikigita normo por ludinformoj kaj kopia redaktado.[5]

Registritaj uzantoj povas taksi kaj recenzi ajnan videoludon. Uzantoj povas krei privatajn aŭ publikajn "havas" kaj "volas" listojn kiuj povas generi liston de disponeblaj ludoj por interŝanĝo kun aliaj registritaj uzantoj. La retejo enhavas integritan forumon. Ĉiu listigita ludo povas havi sian propran subforumon.

Referencoj

  1. MobyGames Stats. Arkivita el la originalo je 2021-05-05. Alirita 2019-09-18 .
  2. MobyGames Patrons. Alirita 25 December 2022 .
  3. New(ish!) on MobyGames – the Mainframe platform.. Blue Flame Labs (18 June 2017). Alirita 6 July 2017 .
  4. MobyGames FAQ: Emails Answered § When will my submission be approved?. Blue Flame Labs (30 March 2014). Alirita 19 January 2016 .
  5. The MobyGames Standards and Practices. Blue Flame Labs (6 January 2016). Alirita 19 January 2016 .

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.