Jeppesen
| Jeppesen | ||
|---|---|---|
| Jeppesen | ||
| entrepreno | ||
| Dum | 1934 - nekonata/nuntempe | |
| Jura formo | Filio de Boeing (2000–2025) | |
| Fondintoj | Elrey Borge Jeppesen vd | |
| Sidejo | Inverness, Kolorado, Usono | |
| Lando | Usono | |
| Agokampo | Navigado | |
| TTT | ww1 | |
Jeppesen estas usona kompanio kiu estas rekonata por navigada mapo, speciale aeronaŭtika mapo por pilotoj. Jeppesen estis filio de Boeing ekde 2000 ĝis 2025.
Historio
Jeppesen estis fondita de piloto Elrey Borge Jeppesen (1907–1996), piloto de Varney Air Lines. Dum sia servo, Jeppesen faris aeronaŭtikan mapon por uzi ĝin en navigado dum la flugo. Unue li fabrikis mapon por persona uzo, tamen liaj kolegaj pilotoj sciiĝis ke lia mapo estis helpanta. Li vendis sian mapon al aliaj pilotoj. Liaj kolegoj oferis sian navigadan kursdatumon al Jeppesen por aldoni en lia maplibro.[1]
En la fino de la 1930-aj jaroj, Varney Air Lines estas merĝita kun aliaj aerlinioj, formis United Airlines. United Airlines oficiale komencis uzi lian maplibron. Jeppesen retiris sin el laboro por koncentrigi sian negocon. En 1941, Jeppesen translokigis sian kompanion el Salt Lake City, Utah al Denver, Kolorado. Jeppesen kunlaboris kun CAA[noto 1] por enkonduki navigadan proceduron kaj fondi Nacian Flug-Datuman Centron.
Ekde la 1950-aj jaroj, Jeppesen koncentrigis kaj plilarĝigis negocon de fluga navigado. En 1973, Jeppesen unue uzis flugadministran komputilan gvidantan sistemon (FMCGS). Tio estis unua prototipo de nuntempa elektronika navigada datumbazo.
En 2000, Boeing aĉetis Jeppesen el Tribune Company. En 2006, Jepoesen aĉetis la gotenburgan softvaran firmaon Carmen Systems. La postan jaron Jeppesen aĉetis C-MAP, kompanio kiu estis rekonata por cifereca marmapa datumbazo kaj ĝia servo. Tamen en 2016 Jeppesen vendis ĝin al Digital Marine Solutions, finis sian marmapan negocon.
En 2025, Boeing vendis Jeppesen kaj ForeFlight, kiuj nun kune formas memstaran softvaran firmaon Jeppesen ForeFlight.
Aeronaŭtika mapo
Unu ĉefa produkto de Jeppesen estas aeronaŭtika mapo kaj ĝia servo. La mapo de Jeppesen estas signifa en aviada navigado, ĉar ĝia populareco en navigado. Pilotoj ofte nomas mapon de Jeppesen "Jeppesen chart"[noto 2] (esperante Jeppesen-mapo) aŭ simple "Jepps". Jeppesen ankaŭ ofertas mapdatumon tra komputilo kaj elektronikoj, do pilotoj eblas ne nur kun libro, ankaŭ eblas legi mapon tra tabulkomputilo.
Notoj
- ↑ Poste iĝis Federacia Aviada Administracio en 1956.
- ↑ En marnavigado, mapo por navigado ofte nomiĝas angle chart.
Referencoj
- ↑ Robert Goyer. La mapo estas morta Arkivigite je 2014-08-05 per la retarkivo Wayback Machine. Flying, 23-an de aŭgusto 2011. p. 8
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

