Jean Piaget
Jean PIAGET [piaĵe] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1896 en Neŭŝatelo, Svislando, kaj mortis la 16-an de septembro 1980 en Ĝenevo, biologo, psikologo, franclingva sviso, konata pro sia studo de la konada disvolvigo ĉe infanoj. Li vicigis kvar stadiojn de konada disvolvigo:
Tiuj kvar stadioj havas la sekvajn karakterojn:
La teorio de Piaget supozas, ke la homo disvolvas skemojn (konceptajn modelojn) por asimili aŭ por akomodi novajn informojn. Tiuj konceptoj estas klarigeblaj kiel akomodoj de novaj informoj en antaŭaj skemoj por ebleco de alveno de novaj informoj, sinsekve. La teorioj de Piaget pri la psikologia disvolvigo forte influas la ideojn de moderna pedagogio. Inter aliaj, Jürgen Habermas adoptis la ideojn de Piaget en sia laboro, speciale en la Teorio de komunika agado. Piaget ankaŭ havis grandan impakton en la komputiko. Seymour Papert uzis la ideojn de Piaget en la disvolvigo de la komputa lingvaĵo Logo. Alan Kay uzis la teoriojn de Piaget kiel bazon al koncepto de la programa sistemo Dynabook, kiu influis la kreadon de ĉiuj modernaj komputilaj interfacoj. En 1929, oni nomumis Jean Piaget por direktoro de la organizaĵo Internacia Buroo pri Edukado. Piaget daŭris en la posteno de direktoro ĝis 1967.[1][2] Notoj
Vidu ankaŭ |