Isérables
| Isérables | |
|---|---|
| Blazono de Isérables | |
| Aertelfero de Riddes al Isérables | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Martigny |
| Koordinatoj | 46° 9′ 47″ N 7° 14′ 35″ O / 46.16306 °N, 7.24306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 47″ N 7° 14′ 35″ O / 46.16306 °N, 7.24306 °O (mapo) |
| Areo | 15,23 km² |
| Alteco | 1106 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1914 |
| Komunumkodo | 6134 |
| Situa mapo de Isérables | |
Isérables estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 883 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Isérables situas en la franclingva Suba Valezo sur la monta deklivo ĉe la suda flanko de la Valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Isérables kaj la setlejoj Bulle, Champroux, Cotayer, Grands Esserts, Les Boutses, Les Chenevieres, Les Crêtaux, Les Enteillires kaj Teisa.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,23 km², de kiuj 45,5% estas kovritaj de arbaro, 24,9% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Isérables limas en nordoriento kaj oriento kaj sudoriento al Nendaz, kaj en sudokcidento kaj okcidento kaj nordokcidento al Riddes.
Trafiko
Isérables situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝis la konstruo de la aertelfero en la jaro 1942 la komunumo estis atingeble nur pere de piedpadoj el la valo. En la jaro 1960 estis konstruita la veturebla vojo al Riddes kaj Nendaz. Pere de la aertelfero de Riddes al Isérables la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Isérables datiĝas el la jaro 1227 kiel Aserablos. Dum mezepoko Isérables estis senjorujo kun diversaj sinsekvaj posedantoj, inter kiuj la Senjoroj de Turn kaj la Senjoroj du Châtelard. En de 1490 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Isérables estis parto de la episkopa tablohavaĵo. Eklezie Isérables en 1801 fariĝis memstara paroĥo.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Isérables[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Isérables – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





