Leytron
| Leytron | |
|---|---|
| Blazono de Leytron | |
| Ovronnaz, komunumo Leytron | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Valezo |
| Distrikto | Martigny |
| Koordinatoj | 46° 11′ 15″ N 7° 12′ 33″ O / 46.18750 °N, 7.20917 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 11′ 15″ N 7° 12′ 33″ O / 46.18750 °N, 7.20917 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2758 |
| Areo | 26,85 km² |
| Alteco | 485 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1912 |
| Komunumkodo | 6135 |
| Situa mapo de Leytron | |
Leytron estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2758 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Leytron situas en la franclingva Suba Valezo, ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano. La orientan komunumlimon formas la rivero Losentse, en sudoriento la limon formas Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Leytron kaj Ovronnaz, kaj la setlejoj Les Moulins, Produit, Montagnon, Les Places, Le Four, Dugny, Morthey kaj Lui Teise. Ovronnaz estas kuracloko kun varmakva banejo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 26,85 km², de kiuj 24,7% estas kovritaj de arbaro, 30,8% servas por agrikulturo kaj 6,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Leytron limas en nordo kaj oriento al Chamoson, en sudsudoriento al Riddes, en sudo al Saillon, en okcidentosudokcidento kaj nordokcidento al Fully, en nordokcidento al eksklavo de Saillon, kaj en nordnordokcidento al Bex (VD).
Trafiko
Tra Leytron pasas en la valo la kantona ĉefvojo n-ro 9. La suda pinto de la komunumo limas al la svisa aŭtovojo A9, kies plej proksima alveturejo Riddes situas 2 metrojn sude de la komunumlimo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Siono al Martigny kaj la lino de Leytron al Ovronnaz la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Ovronnaz kabintelfero kondukas al Jorasse.
Historio
La unua dokumenta mencio de Leytron datiĝas el la jaro 1219 kiel Leitrun. Ek de mezepoko Leytron apartenis al la Flago kaj Subvoktejo Saillon kaj estis ek de 1033 persona havaĵo de la Grafo Ulriko la 1-a de Lencburgo, kiu ĝin transdonis al sia nevo Aymo de Savojo, la tiama episkopo de Siono. En la jaro 1475 ĝi estis konkerita de la Valezaj Dekonoj. Leytron estis dokumentita la unuan fojon kiel komunumo en la jaro 1315. En la jaro 1820 estis fondita la hodiaŭa komunumo post disiĝo de Saillon.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2014-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Patrick Maye: Leytron en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-18)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Leytron – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Preĝejo de Leytron
-
Leytron
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





