Bovernier

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bovernier (stacidomo).
Bovernier
Blazono de Bovernier
Blazono de Bovernier
Blazono de Bovernier
Ravino de Durnand en Bovernier
Ravino de Durnand en Bovernier
Ravino de Durnand en Bovernier
komunumo en Svislando • loĝloko
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 4′ 52″ N 7° 5′ 10″ O / 46.08111 °N, 7.08611 °O / 46.08111; 7.08611 (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 52″ N 7° 5′ 10″ O / 46.08111 °N, 7.08611 °O / 46.08111; 7.08611 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 841
Areo 12,86 km²
Alteco 613 m super marnivelo
Poŝtkodo 1932
Komunumkodo 6131
Mapo de Bovernier
Mapo de Bovernier
Situa mapo de Bovernier
vdr

Bovernier (malnova germanlingva nomo Birnier) estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 841 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

La komunumo Bovernier situas en la franclingva Suba Valezo, sude de Marigny ĉe la eniro al la Valo de Entremont. Tra la komunumo fluas la rivero Dranse, kiu formas impresan ravinon. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bovernier kaj Les Valettes ĉe la vojo al la Granda Sankt-Bernardo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,86 km², de kiuj 70,3% estas kovritaj de arbaro, 6,9% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bovernier limas en nordo al Martigny, en nordoriento al Vollèges, en oriento al Sembrancher, en sudo al Orsières, kaj en okcidento al Martigny-Combe.

Trafiko

Tra Bovernier pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 21, kiu kondukas de Martigny al la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Martigny. Pere de la mallarĝspura vervojlinio de Martigny al Le Châble la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Bovernier datiĝas el la jaro 1228 kiel Burgus Warnierus. Dum mezepoko Bovernier estis ministrejo, kiu dependis de la Subvoktejo Sembrancher. Post la konkero fare de la Kvin Supraj Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Bovernier ĝis 1536 estis parto de la Voktejo Suba Valezo, poste ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Saint-Maurice. En 1798 ĝi estis disigita de la grandkomunumo Entremont kaj fariĝis komunumo de la Distrikto Martigny.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.