Ipsilono
Ipsilono[1] (majuskla Υ, minuskla υ; greke Ύψιλον) estas la 20-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas la valoron 400. Ĝi estas derivita de la litero waw de la fenica alfabeto.
En la frua greka ĝi estis prononcata simile al la angla oo [u]. En la klasika greka lingvo ĝi estis prononcata simile al la franca u aŭ germana ü, [y]. En la novgreka lingvo ĝi estas prononcata kiel [i], kaj en diftongoj [f] aŭ [v]. En la antikva greka lingvo ĝi ekzistis en ambaŭ longa kaj mallonga versioj, sed ĉi tiu distingo perdiĝis en la novgreka.
Kiel komenca litero en la klasika greka, ĝi ĉiam portis la aspiron (ekvivalento al h) kaj tial troviĝas en multaj vortoj de greka fonto, kiuj komenciĝas per ekzemple hiper-. Ĉi tiu aspiro estis derivita de pli malnova prononco, kiu uzis ŝuŝon anstataŭe; ĉi tiu ŝuŝo estis ne perdita en la latina lingvo, donante formojn kiel super- (por hiper-) kaj sub- (por hipo-).
Ipsilono partoprenis kiel la dua ero en malkreskaj diftongoj. Ekzemple post alfo aŭ epsilono ĝi estas prononcata kiel [f] aŭ [v].
La romia imperiestro Klaŭdio proponis aldonon de nova litero al la latinan alfabeton por la sono de la greka ipsilono, sed fine la litero Y estis adoptita anstataŭe.
La nomo de la litero estis originale nur υ ("i"). Ĝi ŝanĝis al υ ψιλόν, (i psilon, kies signifo estas 'simpla υ') por distingi ĝin de ο&joto;, kiu havis la saman prononcon [y]. La nomo de la litero en la novgreka lingvo estas prononcata kiel [iː'psɪlɒn] (en kontrasto al Ε, kiu estas prononcata [ɛ'psɪlɒn]). Ĝi estas ankaŭ malofte nomata angle "ypsilon" ([ɪ'psɪlɒn]) pro ĝia simileco al la latina litero Y.
Kvar literoj de la latina alfabeto kreiĝis el ĝi: V kaj Y kaj, multe poste, U kaj W. En la cirila alfabeto, la literoj U (у) kaj iĵica (ѵ) baziĝas sur ĝi.
Uzado
- En partikla fiziko la majuskla ipsilono estas la ipsilona partiklo. Notu, ke la simbolo devas ĉiam aspekti kiel ϒ por eviti konfuzon kun la latina Y uzata por la hiperŝargo.
- En la diskuto de spacaj dimensioj, "movanta ipsilono" estas la movado de suba dimensio al pli alta.
Referencoj
- ↑ artikolo ipsilono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 440 - atentu ke por alternativa nomumo "upsilono" ĝis nun ne ekzistas valida vortara referenco!
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.