W
W (esperante nomata duobla vo, ĝermana vo aŭ vavo[1], malofte vu aŭ vuo: Vidu ĉi-sube) estas la 23-a litero de la moderna latina alfabeto. La litero estis neniam uzata en la latina lingvo mem, sed evoluis el bezonoj de aliaj eŭropaj lingvoj. Ĝi aperis komence kiel kunigo de literparo uu aŭ vv (u kaj v estis formoj de unu sama litero en la klasika latina); la angla nomo de la litero signifas duobla u kaj naskiĝis do el la evoluo de uu al w.
En la Internacia Fonetika Alfabeto la litero w estas signo de voĉa rondigita vela alproksimiĝo, la sono kiun ĝi havas ekz. en la anglaj vortoj wit kaj weather. En la eŭropaj lingvoj ĝi estas uzata precipe en la germana, pola (en tiuj du ĝi signas la sonon v), angla, nederlanda kaj kimra; la aliaj eŭropaj lingvoj uzas ĝin preskaŭ nur en fremdvortoj.
Signifoj
Kiel mallongigo aŭ simbolo la litero W aŭ w havas interalie la jenajn signifojn:
- En biokemio, W estas la simbolo por triptofano.
- En la Sistemo Internacia de Unuoj, W estas la simbolo de vato.
- En kemio, W estas la simbolo por volframo.
- En partikla fiziko, W estas simbolo por unu el la elementaj bosonoj.
Vuo
Vuo estas plia nomo de la litero w, proponita kaj uzata de Sergio Pokrovskij.
La nomo "vuo" entenas ambaŭ referencojn (al U kaj al V). Plue, kelkajn jarcentojn antaŭe la grafemoj U kaj V estis du formoj de unu sama litero en multaj lingvoj (oni origine skribis la literon kiel "v" nur je la komenco de vortoj kaj kiel "u" aliloke), kaj la W evoluis el ĝia duobligo (uu aŭ vv). Do iasence la nomo "vuo" efektive enhavas W-on, simile al kiel oni skribis ĝin, antaŭ kiam ĝi iĝis unu litero.
Aparte de sia kurteco, ĝi prezentas ankaŭ la avantaĝon ke ĝi similas al aliaj liternomoj kuo (Q) aŭ muo (μ).
Parenteze, "vuo" similas al la nomo de la litero W en la pola lingvo: wu. (prononco:
[vu])
Noto
- ↑ Propre vavo estas tute alia litero el la alfabetoj ŝemidaj (hebrea alfabeto kaj araba alfabeto). En jido al la germana W respondas ne „vavo“, sed duliteraĵo „cvej vovn“ (t.e. „duobla vavo“, unikode U+05F0: װ). Fojfoje ankaŭ en la hebrea: 'סֶנדווִיץ /sendviĉ/ (sandviĉo), רַווָק /ravák/ (fraŭlo, needziĝinto).
| ||||||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.