Sigmo

Greka alfabeto
Αα Alfo Νν Nuo
Ββ Beto Ξξ Ksio
Γγ Gamo Οο Omikrono
Δδ Delto Ππ Pio
Εε Epsilono Ρρ Roto
Ζζ Zeto Σσς Sigmo
Ηη Eto Ττ Taŭo
Θθ Teto Υυ Upsilono
Ιι Joto Φφ Fio
Κκ Kapo Χχ Ĥio
Λλ Lambdo Ψψ Psio
Μμ Muo Ωω Omego
Iamaj literoj1,2
Digamo Sano
Stigmo Kuoppo
Heto Sampio
Ŝo

1 Referencoj
2 Eksteraj ligiloj

Sigmo (majuskla Σ, minuskla σ, minuskla en fino de vorto ς) estas la 18-a litero de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj numeraloj ĝi havas valoron 200. Kiam uzata je la fino de vorto, kaj la vorto estas ne estas tute majuskla, la fina formo (ς) estas uzata. Ekzemple Ὀδυσσεύς (Odiseo) - rimarku la du sigmojn en la centro de la nomo, kaj la vorto-finan sigmon je la fino. Devas ne esti konfuzita kun la cedilo ç.

La litero estas definitive derivita de litero ŝin 𐤔 de fenica alfabeto. Tamen, ĝia nomo derivas de samekh.

La majuskla formo de sigmo estis pruntita en la latinan alfabeton por servi kiel la majuskla de esh (minuskla ʃ).

Lunoforma sigmo

En orienta formoj de greka skribo (kontraŭe al la okcidenta greka alfabeto uzita en la eŭropaj grekaj kolonioj) kaj en la mezepoko estis ofte uzata la lunoforma sigmo (majuskla Ϲ, minuskla ϲ) — kiu similas, sed kiu estas neniel rilata al la latina litero C. Lunoforma sigmo estis ofte uzata por skribo de mezepoka greka, kaj ĝi povas ankoraŭ iam okazi en surskriboj de greka ortodoksa eklezio, kaj ankaŭ en certa printitaj redakcioj de klasikaj aŭtoroj. La formo de la cirila litero С [s] kaj kopta litero sima estas derivitaj de lunoforma sigmo.

Sur moneroj de la antikvogreka periodo en Barato, iam estis uzata lunoforma sigmo. Ĉi tiu sigmo daŭris al esti skribita tiamaniere ankaŭ en mezepoka greka.

Punktita lunoforma sigmo (kodita kiel U+03FE) Ͼ estis uzata de Aristarko kiel redakta signo indikanta ke la linio tiel markis estas je malĝusta pozicio. Simile, kontraŭsigmo (kodita kiel U+03FD) Ͻ povas marki linion kiu estas ne en vera loko. Punktita kontraŭsigmo (kodita kiel U+03FF) Ͽ povas indiki linion post kiu la reordigoj devus esti faritaj.

Scienco kaj matematiko

Majuskla Σ estadas uzata kiel simbolo por:

Minuskla σ estadas uzata kiel simbolo por:

Politiko

Dum la 1930-aj jaroj, majuskla Σ estis uzata kiel la simbolo de la Ação Integralista Brasileira, radikala dekstra movado en Brazilo.


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.