Inwil LU
| La mallongigo LU en Inwil LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Inwil. |
| Inwil | |
|---|---|
| Blazono de Inwil | |
| Vilaĝocentro de Inwil kun preĝejo | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Hochdorf |
| Koordinatoj | 47° 7′ 20″ N 8° 21′ 1″ O / 47.12222 °N, 8.35028 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 20″ N 8° 21′ 1″ O / 47.12222 °N, 8.35028 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2140 |
| Areo | 10,32 km² |
| Alteco | 423 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6034 |
| Komunumkodo | 1033 |
| Mapo de Inwil | |
Inwil estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2140 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La Inwil etendiĝas de la suda fino de la montoĉeno Lindenberg, la tiel nomita Inwilerberg [monto de Inwil] ĝis la norda bordo de la rivero Reuss.
Najbaraj komunumoj
La komunumo limas en nordo al Ballwil, Sins kaj Dietwil (la lastaj du situas en Kantono Argovio), en oriento al Honau kaj Gisikon, en sudo al Root kaj Buchrain, kaj en okcidento al Eschenbach.
Trafiko
Inwil estas konektita al la publika trafikreto per la loka buslinio 22 de Lucerno.
La komunumo disponas pri komuna alveturejo kun Gisikon al la nacia svisa aŭtovojo A14 en distanco de 4 km de la vilaĝo centro.
Historio
La unua dokumenta mencio de Inwil datiĝas el la jaro 1145 kiel Ingenwilare.
Sur la teritorio de la komunumo situas la restaĵoj de kastelo de la Senjoroj de Iberg. Inwil apartenis kune kun la preĝejo kaj kelkaj liberaj bienoj supozeble al la jurisdikcio de la Baronoj de Eschenbach. Apud Fahr, malnova pasejo trans la rivero Reuss troviĝas la restaĵoj de setlejo, kiu estis loĝita dum la 11-a kaj 12-a jarcentoj, kaj la ruinoj de la urbeto Eschenbach, kiu estis detruita en la jaro 1309. Tiu loko hodiaŭ nomiĝas Alt-Eschenbach (Malnoveschenbach).
Post la reĝmurdo en la jaro 1308 la Habsburgoj konfiskis la posedaĵon de la Senjoroj de Eschenbach, kaj Inwil fariĝis servuto de la Senjoroj de Aarburg kaj poste de Lütishofen, kiuj transdonis la rajtojn en la jaro 1479 al la Abatejo Beromünster, kiu siavice en la jaro 1480 integriĝis al Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la lucerna voktejo Rothenburg kaj ek de tiam al la unue helveta kaj ek de 1803 lucerna distrikto Hochdorf.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Inwil
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Inwil
- Inwil en la Historia Leksikono de Svislando
- Profilo de la komunumo en la retejo de la kantono
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Inwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Preĝejo Inwil
-
Interno de la preĝejo
-
Vilaĝeniro
-
Trafikcirklo en la vilaĝocentro
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




