Root LU
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Root |
| Root | |
|---|---|
| Blazono de Root | |
| Stacidomo de Root, en malantaŭo la monto Pilato | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Lucerno |
| Distrikto | Lucerno |
| Koordinatoj | 47° 6′ 58″ N 8° 23′ 30″ O / 47.11611 °N, 8.39167 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 58″ N 8° 23′ 30″ O / 47.11611 °N, 8.39167 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 4212 |
| Areo | 8,65 km² |
| Alteco | 422 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6037 |
| Komunumkodo | 1065 |
| Situa mapo de Root | |
Root estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Root situas ĉe la suda flanko de la rivero Reuss. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Lucerno.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,65 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 51,1% servas por agrikulturo, kaj 16,6% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Root limas en nordokcidento al Inwil, en nordoriento al Gisikon, en nordnordoriento al Honau, en orientnordoriento al Risch (ZH), en oriento al Meierskappel, en sudoriento al Udligenswil, en sudo al Dierikon, kaj en okcidento al Buchrain.
Trafiko
Root disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zugo al Lucerno. La komunumo ankaŭ estas konektita al la loka busreto de Lucerno.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno, kaj ĝi disponas kune kun la najbara komunumo Gisikon propran alveturejon al la svisa aŭtovojo A14, kiu situas 1 km nordoriente de la vilaĝocentro.
Historio
La unua dokumenta mencio de Root datiĝas el la jaro 1236 kiel Rota.[2]
Dum mezepoko Root apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 Habsburgo perdis sian influon en la regiono al la urbo Lucerno, kio estis en la jaro 1394 provizore kaj 1474 definitive rekonita. Ĉar Root ne partoprenis dum la Kamparana Milito de 1653, la vilaĝo ricevis impostajn privilegiojn. La komunumo multe suferis de la Apartfederacia Milito de 1447 precipe dum la Batalo de Gisikon.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo kaj esprimoj kun la literumo Root
- Gisikon-Root (stacidomo)
- Root D4 (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Root
- Profilo de la komunumo en la kantona retejo
- Root en la Historia Leksikono de Svislando
Bildoj
-
Grejnejo apud la Preĝejo Sankt-Marteno
-
Poŝtoficejo, Lucenro-Strato
-
Ostejo de la Preĝejo Sankt-Marteno
-
Preĝejo Sankt-Marteno
-
Preĝejo Sankt-Marteno interne
-
Kapelo Miĥaela Kruco
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





